去目錄頁

La lingvo de nenumereblaj derivaĵoj eblaj?

mola_masxino, 2009年11月28日

讯息: 15

语言: Esperanto

Sxak (显示个人资料) 2009年11月29日下午3:20:53

jan aleksan:
aa bona ido ŝak, mi povas anko paroli kün fransa asanto, séd skribé, tio né tRé vidéblas, tŝéfé la naza 'an', tŝu né?
Ni fargesu akcenti nur la lastan silaban (av ambav: la lastan kaj la antavlastan)
Bidaurinda la supra fraza rizultiĝis preskax kamprinebla. Mi rimymoras la girmanan akĉentan...

Eddycgn (显示个人资料) 2009年11月29日下午3:29:38

.... ludema deliraĵo ...

jan aleksan (显示个人资料) 2009年11月29日下午3:37:46

Pli serioze:

@Mola_Maŝino: Mi ne komprenas, vi diris ke vi estas kreema, kial vi ne ŝatas la afiksojn?

Okazas al mi ofte ke mi kreas esperantan vorton kiu ne estas facile tradukebla en mia lingvo. Tio bonas, ĉu ne?

ridulo.gif,

nikko (显示个人资料) 2009年11月29日下午8:04:05

Enkonduki tro da neologismoj estas malbone, Uzi internan derivadon de Esperano - bona. Laŭ mia opinio interna derivada sistemo garantias ambaŭ simplecon de lingvo kaj riĉecon de esprimoj.

darkweasel (显示个人资料) 2009年11月30日下午4:20:28

Mi ne povas diri, ĉu oni ĝenerale aldonu novajn vortojn por novaj konceptoj.

Ĉiam eblas ekspliki kaj difini iun vorton per aliaj jam-ekzistantaj Esperantaj vortoj. La demando estas, ĉu tio oportunas por ĉiu okazo.

Kiam ekestas nova kreaĵo en la mondo, Esperanto bezonas vorton por ĝi. Ĉu tio estu tute nova radiko, ĉu kunmetaĵo, ĉu plurvortaĵo, tion ne eblas respondi por ĉiuj vortoj kune. Ĉio dependas de la oportuneco kaj neceseco, kaj do de la koncerna esprimonta ideo.

回到上端