ไปยังสารบัญ

Adverboj en kunmetitaj vortoj

จาก Miland, 7 ธันวาคม 2009

ข้อความ 11

ภาษา: Esperanto

Miland (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 15:22:10

Ĉu vi scias kunmetitajn vortojn kies partoj estas adverboj? Eblas, se ili havas la finaĵon n por indiki direkton ekz supreniri. Sed kio pri kunmetitaj vortoj kiuj enhavas adverbon kiel radiko kun la sola finaĵo e? Mi trovis posteulo en la PMEG.
Ĉu vi scias aliajn?

magnifico94 (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 16:01:23

ekz.spontanea

patrik (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 16:30:00

multekosta. okulumo.gif

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 16:49:40

magnifico94:ekz.spontanea
Temas ĉi tie pri radiko SPONTANE/.

Kio pri "multenombro" (= pluralo)?

Miland (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 18:13:22

patrik:multekosta. okulumo.gif
Ha, bona ekzemplo. Dankon!

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 19:46:52

mi legis : lasttempa
Por eviti du T, ĉu oni povas skribi
lastetempa
lastatempa ?

Dankon

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 19:50:07

Temas pri - laŭ PMEG - Vortigo de frazetoj.

*en la laste tempo* ne havas sencon. Tial oni devas sin esprimi jene:
en la lasta tempo → [en lasta tempo]+E → lastatempe

Vilius (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 21:29:57

Fakte, la demando povus esti ne pri "Adverboj en kunmetitaj vortoj" (kunmetitaj vortoj konsistas el radikoj, ne plenaj vortoj), sed ĉu la adverba finaĵo -e uzeblas kiel ligfinaĵo. Laŭ PMEG, la respondo estas jes:
Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-finaĵon: postsigno → postesigno (faciligas la elparolon), postulo → posteulo (faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.
Aliaj finaĵoj ol E povas aperi post vorteta antaŭelemento nur kiam tio aldonas necesan signifon: unuaeco = “la eco esti unua” (unueco = “la eco esti kiel unu”), antaŭeniri = “iri antaŭen” (antaŭiri = “iri antaŭ io”). La ligon EN (E + N) oni uzas iafoje ankaŭ post radikaj antaŭelementoj: supreniro, ĉieleniro (aŭ ĉieliro), hejmenvojaĝo (aŭ hejmvojaĝo).

Eddycgn (แสดงโปรไฟล์) 7 ธันวาคม 2009, 22:51:53

darkweasel:Temas pri - laŭ PMEG - Vortigo de frazetoj.

*en la laste tempo* ne havas sencon. Tial oni devas sin esprimi jene:
en la lasta tempo → [en lasta tempo]+E → lastatempe
dankon!
kaj adjektivo?
la lastatempaj aferoj? Ĉu a estas permesata en kunmetitaj frazetoj?
mi volis nur eviti malbelan tt.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 8 ธันวาคม 2009, 10:51:16

Vilius:kunmetitaj vortoj konsistas el radikoj, ne plenaj vortoj
Kutime tio estas ĝusta (krom la finaĵo "o" por plibonigi elparoladon), sed ne kiam oni uzas nesubstantivajn finaĵojn kiel kunligaĵojn por plibonigi komprenon, miaopinie! Ni vidis ekzemplojn kiel posteulo kaj lastatempe, Pro tio, precize, mi volis diri "adverboj (tutaj) en kunmetitaj vortoj".

กลับไปด้านบน