Mesajlar: 11
Dil: Esperanto
Miland (Profili görüntüle) 7 Aralık 2009 15:22:10
Ĉu vi scias aliajn?
magnifico94 (Profili görüntüle) 7 Aralık 2009 16:01:23
patrik (Profili görüntüle) 7 Aralık 2009 16:30:00
darkweasel (Profili görüntüle) 7 Aralık 2009 16:49:40
magnifico94:ekz.spontaneaTemas ĉi tie pri radiko SPONTANE/.
Kio pri "multenombro" (= pluralo)?
Miland (Profili görüntüle) 7 Aralık 2009 18:13:22
patrik:multekosta.Ha, bona ekzemplo. Dankon!
Eddycgn (Profili görüntüle) 7 Aralık 2009 19:46:52
Por eviti du T, ĉu oni povas skribi
lastetempa aŭ
lastatempa ?
Dankon
darkweasel (Profili görüntüle) 7 Aralık 2009 19:50:07
*en la laste tempo* ne havas sencon. Tial oni devas sin esprimi jene:
en la lasta tempo → [en lasta tempo]+E → lastatempe
Vilius (Profili görüntüle) 7 Aralık 2009 21:29:57
Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-finaĵon: postsigno → postesigno (faciligas la elparolon), postulo → posteulo (faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.
Aliaj finaĵoj ol E povas aperi post vorteta antaŭelemento nur kiam tio aldonas necesan signifon: unuaeco = “la eco esti unua” (unueco = “la eco esti kiel unu”), antaŭeniri = “iri antaŭen” (antaŭiri = “iri antaŭ io”). La ligon EN (E + N) oni uzas iafoje ankaŭ post radikaj antaŭelementoj: supreniro, ĉieleniro (aŭ ĉieliro), hejmenvojaĝo (aŭ hejmvojaĝo).
Eddycgn (Profili görüntüle) 7 Aralık 2009 22:51:53
darkweasel:Temas pri - laŭ PMEG - Vortigo de frazetoj.dankon!
*en la laste tempo* ne havas sencon. Tial oni devas sin esprimi jene:
en la lasta tempo → [en lasta tempo]+E → lastatempe
kaj adjektivo?
la lastatempaj aferoj? Ĉu a estas permesata en kunmetitaj frazetoj?
mi volis nur eviti malbelan tt.
Miland (Profili görüntüle) 8 Aralık 2009 10:51:16
Vilius:kunmetitaj vortoj konsistas el radikoj, ne plenaj vortojKutime tio estas ĝusta (krom la finaĵo "o" por plibonigi elparoladon), sed ne kiam oni uzas nesubstantivajn finaĵojn kiel kunligaĵojn por plibonigi komprenon, miaopinie! Ni vidis ekzemplojn kiel posteulo kaj lastatempe, Pro tio, precize, mi volis diri "adverboj (tutaj) en kunmetitaj vortoj".