본문으로

Animaloj

글쓴이: victornino, 2009년 12월 28일

글: 45

언어: Esperanto

victornino (프로필 보기) 2009년 12월 28일 오후 9:55:46

ŝajnas ke kiam oni lernas esperanton, oni devas forgesi ĉion rilate al la radikaj etimologioj, kaj lerni uzi la vortojn novmaniere. Do, ĉiu antaŭa antaŭjuĝo malaperas, ĉu ne? rido.gif

Miland (프로필 보기) 2009년 12월 28일 오후 11:16:51

PIV 2005 difinas besto kiel ĉiu animalo escepte de homo. La vortaro ankaŭ difinas animalo kiel neplanta vivulo kapabla senti kaj sin movi. Krome, besto estas ĉiutaga vorto, dum animalo estas biologia termino. Miaopinie oni ne atendas uzi la duan tiel ofte kiel la unua.

Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오전 12:16:46

Miland:PIV 2005 difinas besto kiel ĉiu animalo escepte de homo. La vortaro ankaŭ difinas animalo kiel neplanta vivulo kapabla senti kaj sin movi. Krome, besto estas ĉiutaga vorto, dum animalo estas biologia termino. Miaopinie oni ne atendas uzi la duan tiel ofte kiel la unua.
Pli grava ol PIV 2005, estas la Universala Vortaro kaj la Oficialaj Aldonoj.

best/
-franca: animal (animalo), bête (besto, stulta)
-angla: animal (animalo), beast (besto, bruto)
-germana: Thier Tier? (animalo, besto)
-rusa: животное (animalo, besto, animalaro, hejmbesto, hufulo, poŝbesto, rabobesto, remaĉulo, ŝarĝobruto, zoofito, regno)
-pola: zwierzę (besto, animalo)

Do besto = besto (PIV 2005), animalo

animal/
-franca: animal (animalo)
-angla: animal (animalo)
-germana: Lebewesen (organismo)
-hispana: animal (animalo)
-itala: animale (animalo)
-portugala: animal (animalo)

Do animalo = animalo

Miland (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 5:05:57

Oŝo-Jabe:Pli grava ol PIV 2005, estas la Universala Vortaro kaj la Oficialaj Aldonoj..
Mi ne kontraŭas la aŭtoritatecon de la UV. Tamen ĝi donas ne plenajn difinojn sed kompaktajn unuvortajn tradukojn. Por kompreni la sencon de vortoj ni bezonas vortaron en la kutima senco. La plej bona kiun ni havas sole en Esperanto, estas PIV 2005.

MikeDee (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 6:26:48

Mi pensas, bestoj estas "bestoj", homoj, fiŝoj, insektoj k.t.p
animaloj estas bestoj kaj vegetaĵoj

Jes (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 7:42:40

MikeDee:Mi pensas, bestoj estas "bestoj", homoj, fiŝoj, insektoj k.t.p
animaloj estas bestoj kaj vegetaĵoj
Nu... Ĉu vere? Mi ne estas tute certa.

Eble, "besto" simple signifas "granda animalo" kies signifon eĉ povas esti insulto al homoj. Ĉu ne?

magnifico94 (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 8:13:07

Jes:
MikeDee:
Mi pensas, bestoj estas "bestoj", homoj, fiŝoj, insektoj k.t.p
animaloj estas bestoj kaj vegetaĵoj
Nu... Ĉu vere? Mi ne estas tute certa.

Eble, "besto" simple signifas "granda animalo" kies signifon eĉ povas esti insulto al homoj. Ĉu ne?
Laŭ Fundamento de Esperanto:
besto:
[LISTO]
france: animal
angle: beast
germane: Thier (nune germane: Tier)
ruse: животное
pole: zwierzę[/list]La vorto "animalo" ne estas Fundamente vorto.

"Besto sovaĝa" signifas "granda animalo" kies signifon eĉ povas esti insulto al homoj.

"Bestoj" estas normala vorto, kiu signifas: homoj, mamuloj, birdoj, fiŝoj, amfibioj, reptilioj kaj senvertebruloj (ekz.insektoj).

magnifico94 (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 8:17:36

MikeDee:animaloj estas bestoj kaj vegetaĵoj
Sed por kio oni faris novan signifon ("animalo") al "bestoj kaj plantoj"?
demando.gif demando.gif demando.gif demando.gif demando.gif

MikeDee (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 8:23:17

bone, mia opinio eble estis erara. eble helpas tiun http://eo.wikipedia.org/wiki/Biologia_klasado aŭ tiu igas malpli bona lango.gif

magnifico94 (프로필 보기) 2009년 12월 29일 오후 8:27:49

Laŭ vikipedio "animalo" = "besto".

다시 위로