Al la enhavo

Artikolo pri LLZ

de Miland, 2009-decembro-31

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-decembro-31 01:41:28

Angla-lingva artikolo pri Zamenhof aperis en la Usona revuo The New Republic. Eble ĝi tro emfazas lian religian filozofion, tamen estos utila al la movado. Se vi povas legi ĝin, skribu vian opinion Esperante!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-januaro-01 09:01:42

Via ligilo kondukas al la tria paĝo de la artikolo, anstataŭ la unua.

Ĝi estas bona artikolo. Zamenhof estis ega utopiisto, eĉ preter Esperanto mem. Tre interesa.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-01 13:52:00

RiotNrrd:Via ligilo kondukas al la tria paĝo.
Dankon, mi korektis la ligilon. Bonŝance estis facile reveni al la unua paĝo de la artikolo el la tria.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-01 14:05:50

Mi legis la artikolon kaj trovis ĝin tre interesa, kvankam, kiel vi diras ĝi rilatas pli al la religiaj aspektoj de la Zamenhofa filozofio.
Mi ankaŭ legis el la reto iom pri hilelismo kaj homaranismo. Komentoj pri hilelismo mi volas ŝpariĝi, tamen la principoj de la homaranismo plaĉas al mi.
Tiuj ne estis tute novaj. Similaj principoj jam estis antaŭvidigitaj per la filozofoj de la iluminizmo (enlightenment, Aŭfklärung) antaŭ la franca revolucio (mia preferata: JJ.Rousseau, Le contrat social, Diderot), kaj post la revolucio, kiel la pozitivismo de A. Comte.

El la principoj de la homaranismo mi citas:

Every attempt of a person to impose his/her language or religion to other people when it is not absolutely necessary, I regard it as a barbarity.

(Ĉiu klopodo per iu ajn persono aldevigi sian lingvon aŭ religion al aliaj homoj kiam ne nepre necesas, mi konsideras tion kial barbareco).

En la tempo de Zamenhofo estis varŝajne malfacile disvastigi filozofion sen rilato al religio. Hodiaŭ ni havas konstituciojn, almenaŭ en la civilizitaj landoj, kiuj ne baziĝas sur religiaj principoj. Tio precipe mi ŝatas en la franca “laicité/sécularité” (laikeco, sekulareco) kiu estas ankaŭ la bazo de la principoj de la Eŭropa Unio.

Do mi preferus korekti la Zamenhofan principon laŭ la hodiaŭaj vidpunktoj:

Ĉiu klopodo per iu ajn persono aldevigi sian lingvon aŭ religion al aliaj homoj … mi konsideras tion kial barbareco

Mi konsideras ke neniam estus necesa aldevigi religion al iu ajn homo. Religio estas privata afero kaj devas esti respektata kaj tolerata, tamen neniam esti devigita per la ŝtato.

Entute, mi opinias ke homaranismo, kun malmulte da rezervoj, estas pli bone ol la principoj de la plej parto de la hodiaŭaj ŝtatsistemoj en la mondo.

Pardonu min se mi faris erarojn esperante.

Reen al la supro