前往目錄

akuzativo kaj propraj nomoj

貼文者: crescence, 2010年2月1日

訊息: 26

語言: Esperanto

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2010年2月4日上午2:20:45

Anonimulo:
Oŝo-Jabe:Eble, laŭ vi "ĝusta" signifas io alia ol laŭ mi.
"ion alian" sal.gif
Dankon! rideto.gif

Anonimulo (顯示個人資料) 2010年2月4日下午2:16:31

Oŝo-Jabe:
Anonimulo:
Oŝo-Jabe:Eble, laŭ vi "ĝusta" signifas io alia ol laŭ mi.
"ion alian" sal.gif
Dankon! rideto.gif
Nedankinde! sal.gif

Belmiro (顯示個人資料) 2010年2月8日下午3:20:34

Mi legis libron (Dek du seĝoj) kie estas uzata “na” kiel akuzativo.
Klarigo en la fino diras ke tia prepozicio utilas por:

1 – indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj: Ĉu vi konas na Bernard Ŝou?
2 – Kaj ankaŭ direkton: iras na Voronej

Mi ne ŝatas tiun manieron kaj ne ĝin trovas utila. Opinio de iu kiu ne scias tre multe.

En la sama libro, vidu ankaŭ la uzado de prefikso “pe-“ kiu indikas kompletan plenumon de la ago: pe-lernis, pe-kreskis, pe-konstruis.

Belmiro

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2010年2月8日下午6:01:30

Belmiro:Klarigo en la fino diras ke tia prepozicio utilas por:

1 – indiki akuzativon de ne-esperantigitaj vortoj: Ĉu vi konas na Bernard Ŝou?
2 – Kaj ankaŭ direkton: iras na Voronej

Mi ne ŝatas tiun manieron kaj ne ĝin trovas utila. Opinio de iu kiu ne scias tre multe.
Mi samopinias kun vi. "Ĉu vi konas Bernerdon Ŝou?" kaj "...iras Voronejen" estas seneraraj kaj kompreneblaj.

Rogir (顯示個人資料) 2010年2月8日下午6:15:25

Erarege estas uzi na post iri, ĉar jam ekzistas prepozicio por tio: al.

maratonisto (顯示個人資料) 2010年2月12日上午10:39:39

Anonimulo:
"Ĉu vi konas Chang" ankaŭ estus laŭ mi tute ĝusta, kaj vi ne bezonis uzi tiun kuriozaĵon "na". Verdire mi opinias, ke tiu elpensaĵo komplete neniam utilas, kaj mi vere ne scias, por kio enkonduki ĝin... Kaj se iu ne konsentas, tiu montru al mi, ke mi malpravas. Certe neniu sukcesos. Hehe.
Al kiu ne plaĉas Ĉangon, povas skribi Ĉang-on. Iomete pli komprenebla.

回到上端