Skip to the content

Strangaj loknomoj

by darkweasel, February 12, 2010

Messages: 56

Language: Esperanto

darkweasel (User's profile) February 20, 2010, 11:04:08 AM

arĉjo:
Ps.
- Fucking [fukin], Aŭstrujo; angle fucking estas verbformo de to fuck = "fiki"
[urlilo]
La plej ofte ŝtelita trafiksigno de Aŭstrio? lango.gif
Jes. Fakte ŝtelo de trafiksignoj estas la sola krimo iam registrita en Fukingo - sed tio multfoje. Laŭdire ili eĉ metis la signon pli suben en la grundo por malfaciligi ŝtelon.

MikeDee (User's profile) February 24, 2010, 6:15:23 PM

Singen - Kanti

usonano alvokas "Fucking"
http://www.youtube.com/watch?v=rf2hRoFDtz0

darkweasel (User's profile) February 24, 2010, 7:02:30 PM

MikeDee:
usonano alvokas "Fucking"
http://www.youtube.com/watch?v=rf2hRoFDtz0
Hahahaha. Tio ridegigis min. Ili nur ne povas ĝuste elparoli tiun loknomon. Ili elparolas ĝin kiel la anglan vorton fucking /fakin/, ne kiel /fukin/. Do, ne surprizas min, ke la aŭstro altelefonata ne tuj komprenis, kiun urbon la usonano celis.

Lastsomere mi fakte estis en Fukingo (mi tiom ĝenis miajn gepatrojn pri ĝi, ke ili fakte aŭtis tien kun mi ridego.gif). Tre malgranda vilaĝeto, hotelojn oni certe ne trovas tie.

Jen estas mapo de Fukingo.

Eddycgn (User's profile) February 24, 2010, 10:42:43 PM

@darkweasel

kiel oni nomas la loĝantoj de Fucking germane?

darkweasel (User's profile) February 25, 2010, 2:50:39 PM

Eddycgn:@darkweasel

kiel oni nomas la loĝantoj de Fucking germane?
Mi fakte neniam nomis iun Fukingano (ĉar mi konas neniun, kiu estas de tie), sed mi supozas, ke oni dirus Fuckinger (tiel oni ja formas loĝantnomojn de aliaj nomoj je -ing, ekzemple la loĝantoj de la Viena urbparto Essling nomiĝas Esslinger).

marcuscf (User's profile) February 26, 2010, 4:44:28 PM

En Brazilo estas pluraj strangaj nomoj, sed unu ĉiam kaptas mian atenton:

Não-me-toque (nomo de urbo kaj de planto): Ne tuŝu min

Eddycgn (User's profile) February 26, 2010, 5:17:53 PM

Mi konas straton en Romo je la nomo
"Strato de la morta femalo (virino)"

Filu (User's profile) February 26, 2010, 6:10:01 PM

En Watson Lake, Jukono, Kanado, estas arbaro da ŝildoj. Ĝi komencis en 1942, kiam usona soldato, trista pro foresto for de liaj familianoj kaj de lia urbo, aldonis la nomo de lia urbo al domaĝita ŝildo kiun li devis ripari. La ideon plurpluraj poste sekvis, kaj ankoraŭ hodiaŭ la arbaro ĉiujare pligrandiĝas, pro vizitantoj kunvenantaj kun pliaj ŝildoj. Kelkdekmiloj da ŝildoj estis tie kiam mi la arbaron vizitis antaŭ ses aŭ sep jaroj.

El tiuj mi vidis kelkajn amuzajn ŝildojn, kaj ankaŭ amuzajn loknomojn. Paw Paw (prononcu paŭ' paŭ'), Illinois estis por mi la plej rimarkinda inter la loknomoj.

Eddycgn (User's profile) February 26, 2010, 6:35:57 PM

marcuscf:En Brazilo estas pluraj strangaj nomoj, sed unu ĉiam kaptas mian atenton:

Não-me-toque (nomo de urbo kaj de planto): Ne tuŝu min
Ĉu la loĝantaroj nomas
Não-me-toquenhos?

darkweasel (User's profile) February 26, 2010, 9:37:35 PM

Eddycgn:Mi konas straton en Romo je la nomo
"Strato de la morta femalo (virino)"
Kaj en Hamburgo mi vidis stratsignon "Herrlichkeit" ("agrableco", "belegeco").

Back to the top