Du enigmoj
ca, kivuye
Ubutumwa 21
ururimi: Esperanto
fizikisto (Kwerekana umwidondoro) 26 Ntwarante 2010 12:35:05
Unua enigmo (pli facila):
Skribu nombron kun 9 ciferoj tiel ke ĝi enhavas ĉiujn ciferojn de 1 ĝis 9. Krom tio, ciuj du apudaj ciferoj estu el multobliga tabelo por simplaj ciferoj. Tio signifas, ke la ciferoj 24 rajtas esti apudaj (ĉar 24=4*6), sed la ciferoj 39 ne rajtas esti apudaj (ĉar 39 ne estas rezulto de multiplikado de iuj ciferoj.
Kiom da solvoj ekzistas?
Ekzemplo:
245638179 ne estas solvo:
24 = 4*6 bone
45 = 5*9 bone
56 = 7*8 bone
63 = 7*9 bone
38 = ??? malbone, do ne estas solvo.
Dua enigmo (pli malfacila):
Skribu nombron kun 9 ciferoj tiel ke ĝi enhavas ĉiujn ciferojn de 1 ĝis 9. Krom tio, ĉiuj nombroj konsistantaj el la unuaj n ciferoj estu divideblaj per n.
Kiom da solvoj ekzistas?
Ekzemplo:
345812769 ne estas solvo:
3/1 = 3 bone
34/2 = 17 bone
345/3 = 109 bone
3458/4 = 864, resto 2, do 3458 ne estas dividebla per 4 kaj la nombro ne estas solvo.
Miland (Kwerekana umwidondoro) 26 Ntwarante 2010 17:21:48
Miland (Kwerekana umwidondoro) 26 Ntwarante 2010 17:23:06
fizikisto (Kwerekana umwidondoro) 26 Ntwarante 2010 21:55:37
Miland:Unua enigmo: ĉu 728163549 estas ĝusta?Bone, gratulon! Kompreneble estas pli facile provi ol trovi, do ĉiu povas provi ĉu la nombro estas ĝusta. Ĉu ĝi estas la sola solvo?
La dua enigmo estas iomete pli malfacila.
Allan Argolo (Kwerekana umwidondoro) 26 Ntwarante 2010 22:23:14
Tre interesa enigmo
Brakumojn!
Filu (Kwerekana umwidondoro) 27 Ntwarante 2010 14:02:02
fizikisto:Provinte la ludon, mi dirus, ke ĝi ja estas la nura solvo.Miland:Unua enigmo: ĉu 728163549 estas ĝusta?Bone, gratulon! Kompreneble estas pli facile provi ol trovi, do ĉiu povas provi ĉu la nombro estas ĝusta. Ĉu ĝi estas la sola solvo?
Filu (Kwerekana umwidondoro) 27 Ntwarante 2010 14:46:14
fizikisto (Kwerekana umwidondoro) 27 Ntwarante 2010 19:00:39
Allan Argolo:Dua enigmo: ĉu estas 288 solvoj?Saluton Allan,
Kiel vi kalkulis 288?
fizikisto (Kwerekana umwidondoro) 27 Ntwarante 2010 19:02:23
Filu:Por la dua enigmo, mi dirus ankaŭ ununura solvo: 381654729.Jes, tiu estas la solvo! Bonege!
fizikisto (Kwerekana umwidondoro) 27 Ntwarante 2010 19:11:42
Por b=2 la solvoj por ambaŭ enigmoj estas la nombro 1
Kiu trovos solvojn por aliaj bazoj?