Al contingut

Kiu estas korekta?

de kanajlo, 20 d’agost de 2010

Missatges: 7

Llengua: Esperanto

kanajlo (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2010 15.24.16

Kiu estas korekta:
a) Bonvenon al ĉi tie.
b) Bonvenon en ĉi tien.
???

horsto (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2010 16.21.33

kanajlo:Kiu estas korekta:
a) Bonvenon al ĉi tie.
b) Bonvenon en ĉi tien.
???
Mi dirus:
Bonvenon ĉi tie

mi volas bonvenigi vin ĉi tie

bonvenon en ĉi tiu loko

bonvenon en mia domo

...

'al' vi povas uzi por montri kiun personon vi volas bonvenigi:
Bonvenon al vi

Miland (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2010 16.58.38

Jen miaj sugestoj:

Bonvenon!
Mi bonvenigas vin al ĉi tiu loko* !

* aŭ al nia urbo, al la kongreso, ktp.

Roberto12 (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2010 17.23.58

Ankaŭ estas "bonvenu".

horsto (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2010 18.30.22

Ĉu uzi la prepozicion al ne estas miskompreneble?

Bonvenon al nia urbo
signifas
Mi deziras bonvenon al nia urbo

darkweasel (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2010 18.48.54

horsto:Ĉu uzi la prepozicion al ne estas miskomprenebla?

Bonvenon al nia urbo
signifas
Mi deziras bonvenon al nia urbo
Teorie eble. Sed en la praktiko la kunteksto plus la homa racio ja helpas kompreni ĝuste.

kanajlo (Mostra el perfil) 21 d’agost de 2010 11.17.19

KORAN dankon al ĉiuj helpantoj! rideto.gif

Tornar a dalt