去目錄頁

Insuloj

Eddycgn, 2010年10月31日

讯息: 15

语言: Esperanto

sudanglo (显示个人资料) 2010年11月2日下午12:31:52

Edddy vi starigis novan problemon. Kiel traduki 'Sexy'. Jamie Lee Curtis ne trovis la paroladon de la rusa 'seksema' sed 'sexy'.

RiotNrrd (显示个人资料) 2010年11月2日下午10:45:32

Seksinda?

tommjames (显示个人资料) 2010年11月2日下午11:02:40

Mi aŭdis la vorton 'seksalloga' kelkfoje, kaj mi uzas ĝin.

novatago (显示个人资料) 2010年11月3日上午9:52:04

tommjames:Mi aŭdis la vorton 'seksalloga' kelkfoje, kaj mi uzas ĝin.
Jes, verŝajne pli ĝustas seksalloga.

Eddycgn:1.
Kiel oni tradukas esperante "off-shore" insuloj?
(tiuj estas insuloj aŭ lokoj kie riĉuloj alportas monon por fraŭdi la fiskon)
Eble fraŭdparadizo, ĉu fraŭda invitujo?

Eddycgn:2.
Kiel oni tradukas "baby"? Ne je la signifo "infano", sed kiel "I love you baby", al plenkreskulo.
En la kanto ĉu vi volas danci, JoMo aŭ tiu, kiu tradukis la kanton, se tiu ne estis JoMo mem, tradukis "baby" al "knanjo" (knabino -> kna-njo). Mi pensas ke knanjo estas tre trafa traduko. Malgraŭ la senvokala k, mi ŝatas ĝin.

Ĝis, Novatago.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年11月3日下午1:38:51

sudanglo:Edddy vi starigis novan problemon. Kiel traduki 'Sexy'. Jamie Lee Curtis ne trovis la paroladon de la rusa 'seksema' sed 'sexy'.
Bone... do kiel vi tradukas "sexy"?

PS Jamie Lee Curtis trovis "sexy" kiam la ulo (Archie Leach = John Cleese) diris vortojn kiel "Stroganov", "Gorbatchov", ktp...

回到上端