본문으로

Kiel oni povas koni ke se iu verbo estas transitiva aŭ ne?

글쓴이: Demian, 2010년 11월 7일

글: 23

언어: Esperanto

darkweasel (프로필 보기) 2010년 11월 12일 오후 8:13:58

Miland:
sudanglo:Miland (forgesante por la momento kion diris Newton) pli ofte oni movas ion per apliko de forto. Do transitiva signifo ne estas tiom surpriza..
Mi dirus simile pri la verboj 'begin', komenci kaj 'change', ŝanĝi. Miaopinie, lerni la transitivecon de tiuj verboj efektive ne estas tiel facila al komencantoj. Temas pri praktika sperto, eĉ se progresantoj povas "pruvi", ke oni pli taŭge rigardu tiun aŭ tiun ĉi verbon kiel transitivan. Tial, lerni aparte la transitivecon de ofte uzataj verboj estas praktika konsilo por komencantoj.
Kion komencantoj vere lernu, estas, ke la angla to begin havas du signifojn, dum en Esperanto oni distingas ilin per komenci kaj komenciĝi. Tio estas pli simpla, malpli abstrakta kaj malpli fuŝokaŭza.

Chainy (프로필 보기) 2010년 11월 12일 오후 10:19:12

Eble ni lernu parkere iujn ekzemplajn frazojn, kaj pensu pri la signifo dum ni lernas/diras ilin! Ia meza vojo... ridulo.gif

Ekzemple:

La koncerto komenciĝas.
Ili komencas la koncerton.

Provu diri tiujn du frazojn kelke da fojoj, kaj samtempe pensi pri la signifo, kaj vi rapide enmemorigos, kiam oni uzu komenci aŭ komenciĝi...

darkweasel (프로필 보기) 2010년 11월 13일 오전 8:36:41

Chainy:Eble ni lernu parkere iujn ekzemplajn frazojn, kaj pensu pri la signifo dum ni lernas/diras ilin! Ia meza vojo... ridulo.gif

Ekzemple:

La koncerto komenciĝas.
Ili komencis la koncerton.

Provu diri tiujn du frazojn kelke da fojoj, kaj samtempe pensi pri la signifo, kaj vi rapide enmemorigos, kiam oni uzu komenci aŭ komenciĝi...
Tio certe ne estas malbona ideo.

다시 위로