目次へ

Mi kreis novan vorton— 'Rultigaro'. Kion vi pensas?

greenmanwitch,2010年12月17日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

greenmanwitch (プロフィールを表示) 2010年12月17日 15:45:51

Saluton,

Dum diskuto en babilejo, mi kaj amikoj rimarkis ke ne ekzistas vorto en Esperanto (almenaŭ, ne en vortaroj disponeblaj al mi) por la angla 'tumbleweed'.

Tial mi, ne mnlg, proponis la vorton 'rultigaro' kaj mi faris artikoleton en Vikipedio pri ĝi, kiun vi povas viziti ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Rultigaro.

Dankon.

jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年12月17日 16:08:58

ĉu rul-tig-ar-o?

Samae1 (プロフィールを表示) 2010年12月17日 16:42:46

Bona ideo! En Esperanto mankas multaj vortoj (vi certe scias ke ĝi ade estas nova lingvo kaj estas uzata per malmulte da homoj). Mi havas problemon ĉar mi ne scias kion ĝi signifos? Ĉu vi povus priskribi kion tio signifas en angla lingvo?

sev (プロフィールを表示) 2010年12月17日 16:49:51

roint (プロフィールを表示) 2010年12月17日 17:28:15

Samae1: Rultigaro aŭ la angla vorto "tumbleweed" estas kreskaĵo en la nordamerika deserto kiu, post plenkreskiĝo, malsekiĝas, forrompiĝas ĉe la radiko, kaj forrulas pro la vento.

Vidu ilin en agado: http://www.youtube.com/watch?v=rNVcSIZyBuE

bagatelo (プロフィールを表示) 2010年12月17日 21:36:22

Bonege! Nun mi povas diri Esperante -

Repliko: rultigaro....

sebetovsky (プロフィールを表示) 2010年12月17日 23:17:54

Bone, sed...
mi faris artikoleton en Vikipedio pri ĝi, kiun vi povas viziti ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Rultigaro.
...mi ne pensas, ke Vikipedio estas bona loko por publiki novajn vortojn.

mat956 (プロフィールを表示) 2010年12月17日 23:59:24

Ne vere bezonas nova vorto: jam ekzistas "salsol/o" (faka vorto) kaj "sod/herb/o".

Sed... kial ne ĉar estas tute laŭregula kaj bildiga vorto.

Samae1 (プロフィールを表示) 2010年12月18日 8:42:21

rointridego.gifankon, mi denove forgesis uzi Googlon.

Mi iom pli serĉis kaj trovis vorton "salsolo" kiel nomo pro difina kreskaĵo latina nomata "Salsola Tragus". Ĝi estas bone, ĉar multaj esperantaj botanikaj kaj zoologiaj nomoj devenigas el latina lingvo(ekzemple formiko, arbo aŭ cervo).

Do la vorto "rultigaro" laŭ mi signifas parton de la kreskaĵo(priskribita de roint). Ekzemple: Salsolaj rultigaroj abundas en nordamerika deserto.

Ankaŭ angla vikipedio havas du artikolojn pri tio ĉi.

http://en.wikipedia.org/wiki/Salsola_tragus
http://en.wikipedia.org/wiki/Tumbleweed

Ĉu mi ekkomprenis bone?

glig (プロフィールを表示) 2010年12月18日 11:25:04

Gratulon! La vorto placas al mi.

okulumo.gif

先頭にもどる