Sisu juurde

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

kelle poolt Eddycgn, 15. jaanuar 2011

Postitused: 85

Keel: Esperanto

zan (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 9:37.46

Terurĉjo:Nu, verŝajne, d-ro Zamenhofo, elpensante UJ-sufikson, celis rasismon.
Mi ne tion opinias. Uj-problemo estas nuntempa afero, ne en la tempo de Zamenhofo. En lia epoko oni pensis, ke ĉiu gento(almenaŭ eŭropanoj) havu sian propran registaron(memdetermino). Tio samtempe signifas, ke popolo havu landon nomitan per sia genta nomo, ĉu ne? Tiam tio estis bona ideo, kiu eĉ nuntempe validas. Do krei landnomojn per gentaj nomoj estis bona ideo almenaŭ tiam. Sed nuntempe oni rimarkis, ke la aferoj ne estas tiel facilaj. En la sama lando pluraj gentoj loĝas, tio estas normala afero. Mi skribis, ke nuntempe ne taŭgas uj-maniero.

sudanglo (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 13:46.51

Ĉu oni pensas ke Finnlando kaj Pollando estas rasismaj?

'Uj' en Anglujo, Francujo, ktp. simple signifas lando - ne kontenero por iu gento.

Eddycgn (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 14:21.51

Ĉu tio vere gravas?
En kelkaj lingvoj la nomo de la popolo estas tute diversa ol la nomo de la lando:

Itale
Germania = Germanujo/Germanio
Tedesco = germano, germana

Ruse (mi kredas, ankaŭ pole?)
Germanija = Germanujo/Germanio
Njemjetzkij = germano, germana

Tio nenion ĝenas!

esperanton (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 14:38.13

Mi ankaŭ ne volas ŝaĝon...

darkweasel (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 14:59.11

Ni komparu al la germana:

"Ruso" = Russe
"Rusujo" = Russland (laŭvorte "ruslando")

"Germano" = Deutscher
"Germanujo" = Deutschland (laŭvorte "germanlando")

Estas simile en tre tre multaj aliaj lingvoj (angle German-y = "German-ujo"). Iuj landoj simple nomiĝas laŭ certa gento, kio ne estas en si mem diskriminacio! Tute ne ekzistas avantaĝoj pri uzado de I en landnomoj gentobazaj, sed ekzistas amaso da malavantaĝoj kaj problemoj ekestintaj nur tial - ekzemple misa uzo de *aŭstralo, *ĉilo anstataŭ aŭstraliano, ĉiliano.

Tiuj, kiuj vidante Japanujo kredas, ke ĝi signifas "entenilo por gentaj japanoj", eble informiĝu pri la tri (!) signifoj de -uj kaj ankaŭ pri la signifo de la vorto japano. Mi citas el Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (mi emfazis la gravan parton):
japan/o 1 Ano de la ĉefgento de Japanujo. 2 (vastasence) Japanujano. Japan/uj/o. Lando en orienta Azio, insuloĉeno inter Pacifiko kaj la Japana Maro. Internacia landokodaĵo: JP.
Jen - kio estas la problemo?

La Esperantlingva landnomsistemo ne estas rasisma nek eksdata, ĝi estas bona, kiel ĝi estas.

Hispanio (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 15:19.45

darkweasel +1 rideto.gif

fekaldemokratio (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 17:19.24

Eddycgn:
Ruse (mi kredas, ankaŭ pole?)
Germanija = Germanujo/Germanio
Njemjetzkij = germano, germana
Se temas pri la pola - kompreneble ne, kaj ne malfacilas tion simple kontroli anstataŭ mise divenadi kaj disvastigadi konfuzon.

En la pola "germano" estas "Niemiec", "germana" estas "niemiecki" (sed tio estas normala adjektivo kiel en Esperanto, kaj ne nomo de naciano) kaj "Germanujo" estas "Niemcy", kio fakte signifas simple "germanoj", sed kiel landonomo alie deklinaciiĝas - bone, ke Z tiun ekzemplon ne sekvis, ĉu ne?

Nu, slangece oni povas nomi germanon "germaniec", kio povas soni iomete malĝentile. La vorto "Germania" signifas "Ĝermanujo" - ĉefe se ni parolas pri antikvaj kaj frumezepokaj tempoj kaj teroj okupataj de tiamaj diversaj ĝermanaj triboj.

Mi aŭdis, ke oni povas iel poeziece aŭ patose (certe ankaŭ ŝerce) uzi "Germania" por nuntempa Germanujo, sed laŭ mi tio ne sonas tre bone.

Kaj "ĝermano" estas "Germanin".

Tiom da klarigoj por nun.

Nuba (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 18:27.25

Mi ŝatus se la esperanta lingva sistemo reduktu la regantan uzadon de afikso 'mal' kaj 'ne' en la formado de adjektivoj. Anstataŭ, krei novajn adjektivojn por pligrandigi la leksikon, kaj ĝi estus pli preciza.

Ekzlemploj, forigu: malbona, malĝusta, malprava, malmulta, malgranda, malplena, maldekstra, malvarma, malseka, ktp...

marcuscf (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 19:00.39

Nuba:Mi ŝatus ke la esperanta lingva sistemo reduktu la regantan uzadon de afikso 'mal' kaj 'ne' en la formado de adjektivoj. Anstataŭ, krei novajn adjektivojn por pligrandigi la leksikon estos pli preciza.

Ekzlemploj, forigu: malbona, malĝusta, malprava, malmulta, malgranda, malplena, maldekstra, malvarma, malseka, ktp...
Kial vi volas forigi unu el la plej bonaj* ecoj de la lingvo?

*bona, tia ke ĝi faciligas la lernadon.

Ni jam havas alternativojn por tiuj momentoj kiam la mal-vorto estas tro maloportuna.

darkweasel (Näita profiili) 20. jaanuar 2011 19:40.44

Nuba:Mi ŝatus ke la esperanta lingva sistemo reduktu la regantan uzadon de afikso 'mal' kaj 'ne' en la formado de adjektivoj. Anstataŭ, krei novajn adjektivojn por pligrandigi la leksikon estos pli preciza.

Ekzlemploj, forigu: malbona, malĝusta, malprava, malmulta, malgranda, malplena, maldekstra, malvarma, malseka, ktp...
Kial tio estas pli preciza? Mal- estas unu el la plej bonaj aferoj de Esperanto kaj tute ne indas forigi ĝin.

Se entute ŝanĝi ion pri tio, mi tute male forigus komencifini (anstataŭigante la alian per malkomenci/malfini), sen (→ malkun), deflacio (→ malinflacio), ktp. Tio estus simpligo (kaj fakte jam nun eblas uzi tiujn formojn sen fari ian eraron), sed iom stranga. rido.gif

Tagasi üles