Mergi la conținut

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

de Eddycgn, 15 ianuarie 2011

Contribuții/Mesaje: 77

Limbă: Esperanto

Hispanio (Arată profil) 20 ianuarie 2011, 15:19:45

darkweasel +1 rideto.gif

fekaldemokratio (Arată profil) 20 ianuarie 2011, 17:19:24

Eddycgn:
Ruse (mi kredas, ankaŭ pole?)
Germanija = Germanujo/Germanio
Njemjetzkij = germano, germana
Se temas pri la pola - kompreneble ne, kaj ne malfacilas tion simple kontroli anstataŭ mise divenadi kaj disvastigadi konfuzon.

En la pola "germano" estas "Niemiec", "germana" estas "niemiecki" (sed tio estas normala adjektivo kiel en Esperanto, kaj ne nomo de naciano) kaj "Germanujo" estas "Niemcy", kio fakte signifas simple "germanoj", sed kiel landonomo alie deklinaciiĝas - bone, ke Z tiun ekzemplon ne sekvis, ĉu ne?

Nu, slangece oni povas nomi germanon "germaniec", kio povas soni iomete malĝentile. La vorto "Germania" signifas "Ĝermanujo" - ĉefe se ni parolas pri antikvaj kaj frumezepokaj tempoj kaj teroj okupataj de tiamaj diversaj ĝermanaj triboj.

Mi aŭdis, ke oni povas iel poeziece aŭ patose (certe ankaŭ ŝerce) uzi "Germania" por nuntempa Germanujo, sed laŭ mi tio ne sonas tre bone.

Kaj "ĝermano" estas "Germanin".

Tiom da klarigoj por nun.

Nuba (Arată profil) 20 ianuarie 2011, 18:27:25

Mi ŝatus se la esperanta lingva sistemo reduktu la regantan uzadon de afikso 'mal' kaj 'ne' en la formado de adjektivoj. Anstataŭ, krei novajn adjektivojn por pligrandigi la leksikon, kaj ĝi estus pli preciza.

Ekzlemploj, forigu: malbona, malĝusta, malprava, malmulta, malgranda, malplena, maldekstra, malvarma, malseka, ktp...

marcuscf (Arată profil) 20 ianuarie 2011, 19:00:39

Nuba:Mi ŝatus ke la esperanta lingva sistemo reduktu la regantan uzadon de afikso 'mal' kaj 'ne' en la formado de adjektivoj. Anstataŭ, krei novajn adjektivojn por pligrandigi la leksikon estos pli preciza.

Ekzlemploj, forigu: malbona, malĝusta, malprava, malmulta, malgranda, malplena, maldekstra, malvarma, malseka, ktp...
Kial vi volas forigi unu el la plej bonaj* ecoj de la lingvo?

*bona, tia ke ĝi faciligas la lernadon.

Ni jam havas alternativojn por tiuj momentoj kiam la mal-vorto estas tro maloportuna.

darkweasel (Arată profil) 20 ianuarie 2011, 19:40:44

Nuba:Mi ŝatus ke la esperanta lingva sistemo reduktu la regantan uzadon de afikso 'mal' kaj 'ne' en la formado de adjektivoj. Anstataŭ, krei novajn adjektivojn por pligrandigi la leksikon estos pli preciza.

Ekzlemploj, forigu: malbona, malĝusta, malprava, malmulta, malgranda, malplena, maldekstra, malvarma, malseka, ktp...
Kial tio estas pli preciza? Mal- estas unu el la plej bonaj aferoj de Esperanto kaj tute ne indas forigi ĝin.

Se entute ŝanĝi ion pri tio, mi tute male forigus komencifini (anstataŭigante la alian per malkomenci/malfini), sen (→ malkun), deflacio (→ malinflacio), ktp. Tio estus simpligo (kaj fakte jam nun eblas uzi tiujn formojn sen fari ian eraron), sed iom stranga. rido.gif

horsto (Arată profil) 20 ianuarie 2011, 20:35:20

Eble la freneza propono de Nubo estas ŝerco por primoki la aliajn proponojn ĉi tie.

zan (Arată profil) 21 ianuarie 2011, 00:37:53

Mi kreis novan fadenon por diskuti pri landnomoj.

http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...

Diskutinda temo, kiu ankoraŭ nun ŝajnas ne elĉeprita.

Eddycgn (Arată profil) 21 ianuarie 2011, 14:31:20

Ni estas ĉiuj lingvofrenezuloj, ĉu ne?

multa ~ malmulta ~ poka ~ malpoka

Poka kaj malpoka ne estas permesataj, mi scias tion, kvankam mi legis tiujn vortojn en rara literaturo.

Mi ne uzas kutime "poka", tamem mi opinias ke la kvar vortoj havas ĉiuj diversajn signifajn nuancojn.

Ekz. "malpoka" ne estas "multa"...
Multa povus esti 2 ĝis 1000000+...
Malmulta povus esti 0.
Poka povus esti 1 ĝis 10, tio estas relativa, sed ne povas esti 0.
Malpoka povus esti ... 11 ĝis 1000000+...

Esperanto estas simpla kaprompaĵo!

crescence (Arată profil) 24 ianuarie 2011, 18:24:48

Mi deziras la forstrekon de ĉiuj esceptoj, kaj de ĉiuj supersignoj.

danielcg (Arată profil) 24 ianuarie 2011, 18:56:51

Inkluzive de la punkto super la i kaj la j?

Via,

Daniel

crescence:Mi deziras la forstrekon de ĉiuj esceptoj, kaj de ĉiuj supersignoj.

Înapoi mai sus