Al la enhavo

Esperanto en amasa kulturo

de knightrus, 2011-januaro-18

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

knightrus (Montri la profilon) 2011-januaro-18 13:54:47

Kie oni povas renkonti Esperanton en amasa kulturo?
(En fama muziko, literaturo aŭ filmo)

Ekzemple mi scias, ke en Ĉaplina "La Granda diktatoro" 1940 estis multaj signoj en Esperanto.

Miland (Montri la profilon) 2011-januaro-19 16:56:06

Jen viki artikolo, kaj jen anglalingva wiki artikolo.

knightrus (Montri la profilon) 2011-januaro-19 19:11:39

Jes, tie estas multaj ekzemploj! Tamen plimulto el ili estas malnovaj(

Polydarya (Montri la profilon) 2011-januaro-19 20:47:11

Mi scias ke jen estis la rusa libro pri Esperantiston. "Kazarosa", 2002. Sed mi ne legis...

knightrus (Montri la profilon) 2011-januaro-20 13:04:18

Polydarya:Mi scias ke jen estis la rusa libro pri Esperantiston. "Kazarosa", 2002. Sed mi ne legis...
Devas esti scivola romano por esperantistoj! Kiu volas elŝuti, kliki
ĉi tien. Ĝi estas en rusa lingvo.

Polydarya (Montri la profilon) 2011-januaro-22 16:28:37

Dankon por referenco! Mi pensas ke mi volas legi kiam mi havos sufiĉan tempon.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-22 17:19:23

knightrus:Devas esti scivola romano por esperantistoj! Kiu volas elŝuti, kliki
ĉi tien. Ĝi estas en rusa lingvo.
Ĉu tio estas nur en la rusa? Mi povas legi esperante tre tre pli facile kaj rapide ol ruse...!
Por la rusa mi bezonas daŭrige la vortaron!

Greedn (Montri la profilon) 2011-januaro-24 12:47:40

Unu afero interesas min: ĉu en la filmo "La efektiva amo" ("Love actually") la heroo de Kolin Firth diras esperante, kiam li konatiĝas kun sia portugala ĉambristino, aŭ tio estis alia lingvo? Li diris la frazon, kiu similas "kun granda plezuro" (37-a minuto)

CrisJr25 (Montri la profilon) 2011-februaro-16 17:17:38

Mi konis Esperanton ĉar mi vidis en "Mafalda". Ŝia amikino demandis "Kio estas Esperanto?" kaj Mafalda diras "Esperanto estas Internacia Lingvo" kaj mi ne memorigas la cetero.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-16 17:38:55

La repaĵo "Einritt" ("enrajdo") de la germana hiphopgrupo K.I.Z. entenas la jenajn liniojn:
ich trag Dauerwelle, nenn mich Rambo / und schrei "fickt euch alle" auf Esperanto

traduko: "mi havas daŭrondan harstilon, nomas min Rambo / kaj krias 'fikiĝu vi ĉiuj' en Esperanto"

Ne tre granda aŭ sencohava mencio (supozeble ĝi ekzistas nur por la rimo), sed almenaŭ io.

Reen al la supro