去目錄頁

Esperanto en amasa kulturo

knightrus, 2011年1月18日

讯息: 11

语言: Esperanto

knightrus (显示个人资料) 2011年1月18日下午1:54:47

Kie oni povas renkonti Esperanton en amasa kulturo?
(En fama muziko, literaturo aŭ filmo)

Ekzemple mi scias, ke en Ĉaplina "La Granda diktatoro" 1940 estis multaj signoj en Esperanto.

Miland (显示个人资料) 2011年1月19日下午4:56:06

Jen viki artikolo, kaj jen anglalingva wiki artikolo.

knightrus (显示个人资料) 2011年1月19日下午7:11:39

Jes, tie estas multaj ekzemploj! Tamen plimulto el ili estas malnovaj(

Polydarya (显示个人资料) 2011年1月19日下午8:47:11

Mi scias ke jen estis la rusa libro pri Esperantiston. "Kazarosa", 2002. Sed mi ne legis...

knightrus (显示个人资料) 2011年1月20日下午1:04:18

Polydarya:Mi scias ke jen estis la rusa libro pri Esperantiston. "Kazarosa", 2002. Sed mi ne legis...
Devas esti scivola romano por esperantistoj! Kiu volas elŝuti, kliki
ĉi tien. Ĝi estas en rusa lingvo.

Polydarya (显示个人资料) 2011年1月22日下午4:28:37

Dankon por referenco! Mi pensas ke mi volas legi kiam mi havos sufiĉan tempon.

Eddycgn (显示个人资料) 2011年1月22日下午5:19:23

knightrus:Devas esti scivola romano por esperantistoj! Kiu volas elŝuti, kliki
ĉi tien. Ĝi estas en rusa lingvo.
Ĉu tio estas nur en la rusa? Mi povas legi esperante tre tre pli facile kaj rapide ol ruse...!
Por la rusa mi bezonas daŭrige la vortaron!

Greedn (显示个人资料) 2011年1月24日下午12:47:40

Unu afero interesas min: ĉu en la filmo "La efektiva amo" ("Love actually") la heroo de Kolin Firth diras esperante, kiam li konatiĝas kun sia portugala ĉambristino, aŭ tio estis alia lingvo? Li diris la frazon, kiu similas "kun granda plezuro" (37-a minuto)

CrisJr25 (显示个人资料) 2011年2月16日下午5:17:38

Mi konis Esperanton ĉar mi vidis en "Mafalda". Ŝia amikino demandis "Kio estas Esperanto?" kaj Mafalda diras "Esperanto estas Internacia Lingvo" kaj mi ne memorigas la cetero.

darkweasel (显示个人资料) 2011年2月16日下午5:38:55

La repaĵo "Einritt" ("enrajdo") de la germana hiphopgrupo K.I.Z. entenas la jenajn liniojn:
ich trag Dauerwelle, nenn mich Rambo / und schrei "fickt euch alle" auf Esperanto

traduko: "mi havas daŭrondan harstilon, nomas min Rambo / kaj krias 'fikiĝu vi ĉiuj' en Esperanto"

Ne tre granda aŭ sencohava mencio (supozeble ĝi ekzistas nur por la rimo), sed almenaŭ io.

回到上端