Al la enhavo

Antaŭdecidita matĉo

de zan, 2011-februaro-22

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-22 00:17:38

Ĉu troviĝas Esperanta vorto, kiu signifas antaŭdeciditan matĉon aŭ tiel fari? Antaŭdecidita matĉo = En sporta aŭ alia matĉo antaŭe oni aĉetas venkon de kontraŭulo, sed ili kvazaŭ serioze ludas antaŭ spektantaro. Aliokaze neludantoj koncernas tion pro mono. Angle "Match fixing" laŭ Wikipedia.

En la japana la vorto estas "Jaoĉo", kiu devenas de la nomo de iu persono, kiu faradis tion.

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-22 07:42:13

Unu ebla varianto el la vortaro de Wells:

tromp-aranĝita matĉo

Sxak (Montri la profilon) 2011-februaro-22 08:39:14

Mi proponas
koruptita

sudanglo (Montri la profilon) 2011-februaro-22 10:50:14

Eble 'subaĉetita'.

Vidu NPIV2005 sub 'sub' sekcio III difino 4.

zan (Montri la profilon) 2011-februaro-22 23:03:32

Dankon. Ĉiu kompreneblas.

Rogir (Montri la profilon) 2011-februaro-22 23:32:57

Ankaŭ antaŭdecidita, kiel vi skribis, taŭgas (kvankam ĝi havas iom pli vastan signifon). Ne timu mem krei vorton, homoj vin tre verŝajne komprenos!

Reen al la supro