去目錄頁

Antaŭdecidita matĉo

zan, 2011年2月22日

讯息: 6

语言: Esperanto

zan (显示个人资料) 2011年2月22日上午12:17:38

Ĉu troviĝas Esperanta vorto, kiu signifas antaŭdeciditan matĉon aŭ tiel fari? Antaŭdecidita matĉo = En sporta aŭ alia matĉo antaŭe oni aĉetas venkon de kontraŭulo, sed ili kvazaŭ serioze ludas antaŭ spektantaro. Aliokaze neludantoj koncernas tion pro mono. Angle "Match fixing" laŭ Wikipedia.

En la japana la vorto estas "Jaoĉo", kiu devenas de la nomo de iu persono, kiu faradis tion.

Chainy (显示个人资料) 2011年2月22日上午7:42:13

Unu ebla varianto el la vortaro de Wells:

tromp-aranĝita matĉo

Sxak (显示个人资料) 2011年2月22日上午8:39:14

Mi proponas
koruptita

sudanglo (显示个人资料) 2011年2月22日上午10:50:14

Eble 'subaĉetita'.

Vidu NPIV2005 sub 'sub' sekcio III difino 4.

zan (显示个人资料) 2011年2月22日下午11:03:32

Dankon. Ĉiu kompreneblas.

Rogir (显示个人资料) 2011年2月22日下午11:32:57

Ankaŭ antaŭdecidita, kiel vi skribis, taŭgas (kvankam ĝi havas iom pli vastan signifon). Ne timu mem krei vorton, homoj vin tre verŝajne komprenos!

回到上端