Til innholdet

La plej(kaj la malplej) bela vorto en E-o (laŭ prononco)

fra Roman_Mutin,2011 3 29

Meldinger: 32

Språk: Esperanto

darkweasel (Å vise profilen) 2011 3 29 18:59:14

prahomo:gne ?
Ĉu tio laŭ vi estas la plej aŭ la malplej bela vorto en la gnea lingvo?

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 3 29 21:28:27

Baldaŭ la unua de aprilo: bona tago por ŝercoserĉistoj, krom senĉancaj ŝercoserĉistoj ĉasantaj sorĉistojn

Roman_Mutin (Å vise profilen) 2011 3 30 15:23:47

bona tago por ŝercoserĉistoj, krom senĉancaj ŝercoserĉistoj ĉasantaj sorĉistoj
Oĥ, bravo!

Ĥm... vi ne markis ke vorto "kruela" estas pli bela ol "bonkora"?

samueldora (Å vise profilen) 2011 3 30 21:09:07

Por mi Esperanto sonas kiel itala lingvo kun pola akcento. Mi ŝatas tiun.

Mia vorto sonanta plej bela estas ‚mirinda’ , eble ĉar mi ŝatis la ‘Mirinda’-limonadon, tial mi estis infano. rideto.gif

Mia vorto plej malbela estas maldekstra. Ĝi havas kvar konsonantojn sinsekve (kstr) inklusive la ‚tr’, ke malfacilas prononci por mi.

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 3 31 12:22:25

Vorto fonetike la plej maltaŭga: malmola

annadahlqvist (Å vise profilen) 2011 4 1 02:26:27

malmola sonas belan, ili ne sonas ke tio ke ĝi estas, sonas mola.

Mi ankaŭ malŝatas vortojn similajn al "scii". Mi ŝatas la sonon de "antaŭe".

Mi ne scias kio estas la PLEJ bela vorto... malfacilas

pohli (Å vise profilen) 2011 4 1 04:18:30

Altebrilas:Baldaŭ la unua de aprilo: bona tago por ŝercoserĉistoj, krom senĉancaj ŝercoserĉistoj ĉasantaj sorĉistoj
Pli bele ĉi tie estus diri "sorĉistojn" ol "sorĉistoj" okulumo.gif

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 4 1 09:18:17

Vi pravas. Mi korektis la eraro.

orumuh adargaud.

IREN (Å vise profilen) 2011 4 1 14:29:17

Jupi! Hodiaŭ ĉio estas permesita! eraroj ne plu eksistas...

Eddycgn (Å vise profilen) 2011 4 1 17:01:51

Roberto12:Per SAMPA:

Fina = ["fina]
Finna = ["fin:a]
Finnlando = [fin:"lando]

Estas kelkaj konsonantoj (ekz. P) kiujn oni ne povas plilongigi, do mi supozas ke kun ĉi tiuj, oni (iam) prononcas sole unu...
Amuze!
En la itala oni povas plilongigi ĉiujn konsonantojn, la elparolo devas esti duobla.

papa (la papo)
pappa (la manĝo por la infanoj)

pala (ŝovelilo)
palla (bulo)

casa (domo
cassa (kesto)

La prononcregulo estas ke antaŭ la simpla konsonanto la vokalo estas longa, antaŭ la duobla konsonanto la vokalo estas mallonga.

Se vi elparolas "pappa":
pap - (malfermu la buŝon dum du sekundoj) -pa

sal.gif

Tibake til toppen