La plej(kaj la malplej) bela vorto en E-o (laŭ prononco)
od Roman_Mutin, 29 marca 2011
Wpisy: 32
Język: Esperanto
darkweasel (Pokaż profil) 29 marca 2011, 18:59:14
prahomo:gne ?Ĉu tio laŭ vi estas la plej aŭ la malplej bela vorto en la gnea lingvo?
Altebrilas (Pokaż profil) 29 marca 2011, 21:28:27
Roman_Mutin (Pokaż profil) 30 marca 2011, 15:23:47
bona tago por ŝercoserĉistoj, krom senĉancaj ŝercoserĉistoj ĉasantaj sorĉistojOĥ, bravo!
Ĥm... vi ne markis ke vorto "kruela" estas pli bela ol "bonkora"?
samueldora (Pokaż profil) 30 marca 2011, 21:09:07
Mia vorto sonanta plej bela estas ‚mirinda’ , eble ĉar mi ŝatis la ‘Mirinda’-limonadon, tial mi estis infano.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Mia vorto plej malbela estas maldekstra. Ĝi havas kvar konsonantojn sinsekve (kstr) inklusive la ‚tr’, ke malfacilas prononci por mi.
Altebrilas (Pokaż profil) 31 marca 2011, 12:22:25
annadahlqvist (Pokaż profil) 1 kwietnia 2011, 02:26:27
Mi ankaŭ malŝatas vortojn similajn al "scii". Mi ŝatas la sonon de "antaŭe".
Mi ne scias kio estas la PLEJ bela vorto... malfacilas
pohli (Pokaż profil) 1 kwietnia 2011, 04:18:30
Altebrilas:Baldaŭ la unua de aprilo: bona tago por ŝercoserĉistoj, krom senĉancaj ŝercoserĉistoj ĉasantaj sorĉistojPli bele ĉi tie estus diri "sorĉistojn" ol "sorĉistoj"
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Altebrilas (Pokaż profil) 1 kwietnia 2011, 09:18:17
orumuh adargaud.
IREN (Pokaż profil) 1 kwietnia 2011, 14:29:17
Eddycgn (Pokaż profil) 1 kwietnia 2011, 17:01:51
Roberto12:Per SAMPA:Amuze!
Fina = ["fina]
Finna = ["fin:a]
Finnlando = [fin:"lando]
Estas kelkaj konsonantoj (ekz. P) kiujn oni ne povas plilongigi, do mi supozas ke kun ĉi tiuj, oni (iam) prononcas sole unu...
En la itala oni povas plilongigi ĉiujn konsonantojn, la elparolo devas esti duobla.
papa (la papo)
pappa (la manĝo por la infanoj)
pala (ŝovelilo)
palla (bulo)
casa (domo
cassa (kesto)
La prononcregulo estas ke antaŭ la simpla konsonanto la vokalo estas longa, antaŭ la duobla konsonanto la vokalo estas mallonga.
Se vi elparolas "pappa":
pap - (malfermu la buŝon dum du sekundoj) -pa
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)