До змісту

La plej malfacila lingvo

від shlomo_1234, 5 червня 2007 р.

Повідомлення: 97

Мова: Esperanto

pastorant (Переглянути профіль) 29 липня 2007 р. 05:22:00

La [url="http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88eroka"]Ĉeroka lingvo[/url] (Usonindiana lingvo) estas TRE malfacilega.
golisdi, hv?

RiotNrrd (Переглянути профіль) 30 липня 2007 р. 06:31:51

La plej malfacila lingvo estas la dua kiun oni lernas.

La unua, oni lernas dum oni kreskiĝas. Estas preskaŭ aŭtomata.

La tria, oni jam komprenas tiel, kiel lingvoj intere diferencas.

La dua estas la plej malfacila, ĉar oni konas unu lingvon, sed scias nenion pri lingvoj.

Amorodo (Переглянути профіль) 14 серпня 2007 р. 07:26:06

Eble la baska lingvo?

horsto (Переглянути профіль) 14 серпня 2007 р. 15:45:53

RiotNrrd:La plej malfacila lingvo estas la dua kiun oni lernas.
La unua, oni lernas dum oni kreskiĝas. Estas preskaŭ aŭtomata.
La tria, oni jam komprenas tiel, kiel lingvoj intere diferencas.
La dua estas la plej malfacila, ĉar oni konas unu lingvon, sed scias nenion pri lingvoj.
Eble eĉ la unua lingvo estas la plej malfacila. Vi diris ke oni lernas ĝin preskaŭ aŭtomate, sed tiu estas tuttaga lernado dum jaroj.

taneli (Переглянути профіль) 15 серпня 2007 р. 05:05:49

Aridine:Mi pensas la plej malfacile lingvo estas ĉina. Esperanto estas la plej facila lingvo, definitive.
Mi havas sudĉinan amikinon, kiu ne povas interkompreniĝi kun nordĉinano per sia denaska parolata lingvo (ofte nomata "dialekto"), do ŝi devis lerni la komunan ĉinan (普通话) kiel fremdan lingvon. Por ŝi, la komuna ĉina estas la plej facila fremda lingvo kaj Esperanto la plej malfacila. (Aliajn lingvojn ŝi ne konas.)

doudoune (Переглянути профіль) 6 вересня 2007 р. 16:23:59

Mendacapote:Mi ne kredas je pleja malfacilaĵo de iu lingvo ajn. Ĉiuj lingvoj estas pli malpli same malfacilaj aŭ facilaj… kompreneble, se vi estas plenkreskulo kaj provas lerni iun lingvon kiu tute ne rilatas al via denaska lingvo vi trovos ĝin tro malfacilega! Laŭ mi la portugala, la itala, la galega kaj la katalana estas la plej facilaj… sed sendube neniu parolanto de la ĉina pensus same.
laù mi la katalUna lingvo estas ne la plej facila el la tutaj lingvoj shoko.gif

donmiguel (Переглянути профіль) 6 вересня 2007 р. 16:44:27

mi ne scias kio estas lingvo estas plej malfacila... verŝajne aziataj lingvoj ridulo.gif
ĉar mi estas eŭropeano, mi kutimis al germanaj kaj romanaj lingvoj..

taneli (Переглянути профіль) 6 вересня 2007 р. 17:51:45

黄鸡蛋:
taneli:Mi havas sudĉinan amikinon, kiu ne povas interkompreniĝi kun nordĉinano per sia denaska parolata lingvo (ofte nomata "dialekto"), do ŝi devis lerni la komunan ĉinan (普通话) kiel fremdan lingvon. Por ŝi, la komuna ĉina estas la plej facila fremda lingvo kaj Esperanto la plej malfacila. (Aliajn lingvojn ŝi ne konas.)
Ho, via amikino estas stranga... Kiu Ĉino povas koni Esperanton sed ne koni la Anglan? Se ŝi konus la Anglan, ŝi kredeble pensus ke la Angla estas pli malfacila ol Esperanto...
Nu, ŝi mem kredas, ke la angla estus por ŝi pli malfacila ol Esperanto. Ĝuste tial ŝi eĉ ne provis lerni la anglan.

Dozorca (Переглянути профіль) 6 вересня 2007 р. 18:11:51

Bedaurinde mi estas malgranda kapablo por slerni fremda lingvoj.Iam mi lernis Rusa,Germana,Hispan,Franca,sed mi ne eklernis ĝin.Nun mi lernas Esperanton jam tri jaroj,kaj mi konas ĝin tre malforte malgajo.gif

Paulinho (Переглянути профіль) 29 вересня 2007 р. 17:36:41

Mia opinio: Ne ekzistas malfacila lingvo. La infanoj lernas ĉujn lingvojn. Mi parolas la hispanan, la francan, italan, germanan, anglan, latinan, (mia denaska lingvo estas portugala) kaj ankaŭ (malmulte)da esperantan lingvojn. Mi amas lingvojn lerni por malkovri tiel la animon de la gentoj...

Назад до початку