去目錄頁

La plej malfacila lingvo

shlomo_1234, 2007年6月5日

讯息: 118

语言: Esperanto

RiotNrrd (显示个人资料) 2007年6月19日上午6:15:56

shyopstv:"poŝto" estas la korekta vorto, ĉu ne?
Jes, ĝi estas ĝusta. Ankaŭ, mi iam uzas la vorton "afiŝo".

white knight (显示个人资料) 2007年6月19日上午9:00:11

RiotNrrd:
shyopstv:"poŝto" estas la korekta vorto, ĉu ne?
Jes, ĝi estas ĝusta. Ankaŭ, mi iam uzas la vorton "afiŝo".
Ĉu eble ankaŭ "kontribuaĵo" ?

Andybolg (显示个人资料) 2007年6月19日下午3:52:17

La vortoj signifas:
(Esperanto - angla - germana - norvega (kvankam vi nenion komprenas lango.gif))

poŝto - mail - Post - post. Oni sendas leterojn per poŝto.
afiŝo - poster - Plakat - plakat. En kinejo ofte pendas afiŝoj.
mesaĝo - message - Meldung - melding
kontribuaĵo ... Mi ne tute certas pri tiu vorto, sed mi pensas, ke ĝi ne estas 100 % ĝusta en tiu ĉi kunteksto.

La plej ĝusta vorto (mi pensas) estas mesaĝo.

grifo (显示个人资料) 2007年6月20日上午5:08:44

Andybolg:La vortoj signifas:

afiŝo - Affiche, Anschlagzettel, Aushang, Plakat, (EDV) Artikel, der in einem Forum, einer Mailingliste oder einer Newsgroup veröffentlicht wird

white knight (显示个人资料) 2007年6月20日上午8:42:22

Nun mi scias: "mesaĝo" estas la korekta vorto. sal.gif

super-griek (显示个人资料) 2007年6月21日下午12:43:31

grifo:
Andybolg:La vortoj signifas:
(Esperanto - angla - germana - norvega (kvankam vi nenion komprenas lango.gif))

poŝto - mail - Post - post. Oni sendas leterojn per poŝto.
afiŝo - poster - Plakat - plakat. En kinejo ofte pendas afiŝoj.
mesaĝo - message - Meldung - melding
kontribuaĵo ... Mi ne tute certas pri tiu vorto, sed mi pensas, ke ĝi ne estas 100 % ĝusta en tiu ĉi kunteksto.

La plej ĝusta vorto (mi pensas) estas mesaĝo.
afiŝo - Affiche, Anschlagzettel, Aushang, Plakat, (EDV) Artikel, der in einem Forum, einer Mailingliste oder einer Newsgroup veröffentlicht wird
Kredas mi ke estas Esperanto la plej malfacila lingvo lango.gif .

Kaj kredas mi, ke la vortoj (ret)mesaĝo kaj kontribuaĵo ĉiuj estas korektaj. Kaj se oni akceptas la vorton fadeno signifantan (ret)mesaĝaro, oni povus uzi ankaŭ la vorton fadenero.

Multe da bellingvumpriparoladplezuro (kiu estos la unua kiu difinos tiun vorton por mi ? rido.gif )

Amike,

Andreo

José_agostinho (显示个人资料) 2007年7月1日下午8:03:53

Mi pensas que la plej malfacila lingvoj estas portugala kaj ĉina, la portugala ĉar la gramatiko estas tre malfacila kaj la ĉina ĉar la lingvo estas tre malsimpla. Mia denaska lingvo estas portugala kaj mi parolas plej kvar lingvoj. okulumo.gif

Vilinilo (显示个人资料) 2007年7月1日下午9:25:13

Mi ne pensas, ke la portugala estas dificila lingvo! Ĝi estas tre facila laŭ mi. Mi parolas la portugalan, la anglan kaj iomete la hispanan kaj la francan, krome Esperanton. El tiuj lingvoj mi pensas la franca estas la plej dificila.

Mi pensas, ke Esperanto ne estas tiel facila kiel oni diras, pro ni bezonas atenti la gramatikan klason de ĉiuj vortoj en la frazo, ni ĉiam atentu pri la -n finaĵo kaj ĝi estas multaj aferoj konfuzigindaj kiel la vortoj kiel/kia, la afiksoj igi/iĝi, ktp.

黄鸡蛋 (显示个人资料) 2007年7月7日上午12:49:01

Vilinilo:... kaj ĝi estas multaj aferoj konfuzigindaj kiel la vortoj kiel/kia, la afiksoj igi/iĝi, ktp.
La vorto "ĝi" estas ne necesa.
Kaj pri kiel/kia, unu estas adverbo dum la alia estas adjektivo. Pri tiuj du sufiksoj, verbo kun -igi estas transitiva dum verbo kun -iĝi estas netransitiva.
Tia diferenco estas detaleca, kaj en multaj lingvoj vorto povas havi kelkajn signifojn, kiujn oni devas esprimi per diferencaj vortoj,kiuj, kvankam, havas samajn radikojn.
Krome, ne uzu "dificila" sed "malfacila".

Vilinilo (显示个人资料) 2007年7月16日上午2:39:00

黄鸡蛋:...
Dankon pri la korektoj!

回到上端