Til indholdet

Skribi sen eraroj

af galvis, 10. jun. 2007

Meddelelser: 26

Sprog: Esperanto

galvis (Vise profilen) 10. jun. 2007 20.21.59

En la sekva frazo estas tri eraroj.
Provu skribi ĝin korekte :

Dum via viziton al mia lando, por mi estos plezuro parolas kun vi persona.

Bonvolu skribi ankaŭ, alian frazon kun eraroj por la sekvanta partoprenant(ino/o).

Mielo (Vise profilen) 11. jun. 2007 06.38.21

galvis:En la sekva frazo estas tri eraroj.
Provu skribi ĝin korekte :

Dum via viziton al mia lando, por mi estos plezuro parolas kun vi persona.

Bonvolu skribi ankaŭ, alian frazon kun eraroj por la sekvanta partoprenant(ino/o).
Por mi estos plezura paroli kun vi persone, dum vi vizitos mian landon.

Mi pensadis, kiel oni skribas korekte "plezuro" ol "plezura". Ĉu kaj mi ne trovis samajn erarojn, pri kio vi pensis, ĉu ne ?

hoplo (Vise profilen) 11. jun. 2007 06.39.58

Dum via vizito_ al mia lando, por mi estos plezuro paroli kun vi persone.

La felico ne estas donaĉo sed laboron.

NORDULINO (Vise profilen) 11. jun. 2007 07.01.46

senkulpa.gif
La felico ne estas donaĉo sed laboron.
demando.gif

demando.gif La feliĉo ne estas donaco sed laboro. rido.gif

Hieraŭ miaj amikon jam alvenos.

galvis (Vise profilen) 20. jun. 2007 15.23.27

Saluton :

La felico ne estas donaĉo sed laboron

Laŭ mi :
La feliĉo ne estas doneco sed laboro.
--------------------------------------------
Nova frazo de Nordulino :

Hieraŭ miaj amikon jam alvenos

Laŭ mi :
Miaj amikoJ jam alvenIS hieraŭ.
--------------------------------------------
Nova frazo por korekti :

Se iom mi vojaĝos ien, ĝi estos el Eŭropo.

Filu (Vise profilen) 21. jun. 2007 03.55.40

galvis:
Nova frazo por korekti :

Se iom mi vojaĝos ien, ĝi estos el Eŭropo.
Se iam mi vojaĝos ien, tio estos en Eŭropo.

(Ĉar laŭ via profilo vi loĝas en Sudameriko, mi anstataŭis "el" per "en" demando.gif )

----------

Ĉu mi pravis??? Eĉ se ne, jen nova erara frazo:

Naskinte je la 29-an de februaron, mi nun malpli aĝas ol miaj gefratetoj pro stulte pensinta kalendaro.

super-griek (Vise profilen) 21. jun. 2007 18.59.46

Naskinte je la 29-an de februaron, mi nun malpli aĝas ol miaj gefratetoj pro stulte pensinta kalendaro.
Mi dirus:

Naskinte la 29-an de februaro, mi nun malpli aĝas ol miaj gefratetoj pro stulte elpensinta kalendaro.

Terurĉjo (Vise profilen) 21. jun. 2007 19.29.46

Naskinte je la 29-an de februaron, mi nun malpli aĝas ol miaj gefratetoj pro stulte pensinta kalendaro.

Ŝajnas al mi, ke:
unue - temas tamen ne pri virino, kiu iun naskis, sed pri la frato (aŭ fratino) de jam menciitaj gefratetoj, kiu naskiĝis pli frue, ol ili;
due - estas rekomendinde skribi "mi naskiĝis la 29-an de februaro aŭ mi naskiĝis en la 29-a de februaro;
trie - ne necesas uzi akuzativon post la prepozicio "de", sed mi jam skribis ĝuste;
kvare - la kalendaro estis pensita de iuj homoj. Ĝi ja ne elpensis sin mem.

Tial senerare necesas skribi:
Naskiĝinte la 29-an de februaro, mi nun malpli aĝas ol miaj gefratetoj pro stulte elpensita kalendaro.

Filu (Vise profilen) 21. jun. 2007 20.44.54

Prave Terurĉjo! rido.gif

Via frazo sekvu...

Terurĉjo (Vise profilen) 21. jun. 2007 21.25.35

Tre malbona ŝerco:

Favora regnestro, honoro havas alkuŝigi

Tilbage til start