surprizigi-surprizi
글쓴이: glig, 2011년 5월 18일
글: 14
언어: Esperanto
glig (프로필 보기) 2011년 5월 18일 오후 7:49:59
Mi ege dankas!
darkweasel (프로필 보기) 2011년 5월 18일 오후 8:04:57
glig (프로필 보기) 2011년 5월 18일 오후 8:08:12
darkweasel:Ne.Bone, sed post ĉiu respondo devas stari ankaŭ ia ekspliko. Do, kia estas via ekspliko?
darkweasel (프로필 보기) 2011년 5월 18일 오후 8:12:59
glig:Ĉu? Nu, tutsimple ĉar surprizigi signifas "fari, ke iu surprizu aliulon".darkweasel:Ne.Bone, sed post ĉiu respondo devas stari ankaŭ ia ekspliko. Do, kia estas via ekspliko?
Miland (프로필 보기) 2011년 5월 18일 오후 8:17:20
glig (프로필 보기) 2011년 5월 18일 오후 8:21:19
Miland:Surprizi estas transitiva verbo, t.e. ĝi prenas rektan objekton. Do, oni diru Tio surprizis min aŭ eble Mi surpriziĝis per tio.Ehh, tiuj transitivaj kaj netransitivaj verboj
Dankon!
geo63 (프로필 보기) 2011년 5월 19일 오전 6:21:55
glig:Transitiveco de verboj estas unu el la plej malfaĉilaj ecoj de esperanto. Eĉ la progresintoj faras multajn erarojn rilate al la transitivaj verboj. Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.Miland:Surprizi estas transitiva verbo, t.e. ĝi prenas rektan objekton. Do, oni diru Tio surprizis min aŭ eble Mi surpriziĝis per tio.Ehh, tiuj transitivaj kaj netransitivaj verboj
Dankon!
sudanglo (프로필 보기) 2011년 5월 19일 오전 11:32:56
Ĉu temas pri kostum-festo en kio, tiu kiu portas la plej suprizan kostumon gajnos premion?
darkweasel (프로필 보기) 2011년 5월 19일 오후 7:29:35
geo63:Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.Ne!
La grava afero estas, ke oni sciu, kion signifas la verbo.
Se oni serĉas en ReVo, oni ekscias, ke surprizi signifas "mirigi per sia neatenditeco" kaj "subite kaj neatendite alveni".
Estas jam el tio tute klare, ke oni diras tio surprizis min. Kaj el la signifo de la sufikso -ig estas tute klare, ke surprizigi signifas "kaŭzi, ke iu/io surprizu".
Jen vere la tuta afero - sen eĉ unu vorto pri "transitivo" - termino lingvoscienca nenecesa por ordinara lernanto.
Miland (프로필 보기) 2011년 5월 20일 오후 12:28:44
glig:Ehh, tiuj transitivaj kaj netransitivaj verbojJen utilaj listoj de [url=http://www.kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/quirks/eovi.htm]transitivaj[/url] kaj [url=http://www.kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/quirks/eovi.htm]netransitivaj[/url] verboj.