surprizigi-surprizi
glig,2011年5月18日の
メッセージ: 14
言語: Esperanto
glig (プロフィールを表示) 2011年5月18日 19:49:59
Mi ege dankas!
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年5月18日 20:04:57
glig (プロフィールを表示) 2011年5月18日 20:08:12
darkweasel:Ne.Bone, sed post ĉiu respondo devas stari ankaŭ ia ekspliko. Do, kia estas via ekspliko?
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年5月18日 20:12:59
glig:Ĉu? Nu, tutsimple ĉar surprizigi signifas "fari, ke iu surprizu aliulon".darkweasel:Ne.Bone, sed post ĉiu respondo devas stari ankaŭ ia ekspliko. Do, kia estas via ekspliko?
Miland (プロフィールを表示) 2011年5月18日 20:17:20
glig (プロフィールを表示) 2011年5月18日 20:21:19
Miland:Surprizi estas transitiva verbo, t.e. ĝi prenas rektan objekton. Do, oni diru Tio surprizis min aŭ eble Mi surpriziĝis per tio.Ehh, tiuj transitivaj kaj netransitivaj verboj
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Dankon!
geo63 (プロフィールを表示) 2011年5月19日 6:21:55
glig:Transitiveco de verboj estas unu el la plej malfaĉilaj ecoj de esperanto. Eĉ la progresintoj faras multajn erarojn rilate al la transitivaj verboj. Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.Miland:Surprizi estas transitiva verbo, t.e. ĝi prenas rektan objekton. Do, oni diru Tio surprizis min aŭ eble Mi surpriziĝis per tio.Ehh, tiuj transitivaj kaj netransitivaj verboj![]()
Dankon!
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年5月19日 11:32:56
Ĉu temas pri kostum-festo en kio, tiu kiu portas la plej suprizan kostumon gajnos premion?
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年5月19日 19:29:35
geo63:Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.Ne!
La grava afero estas, ke oni sciu, kion signifas la verbo.
Se oni serĉas en ReVo, oni ekscias, ke surprizi signifas "mirigi per sia neatenditeco" kaj "subite kaj neatendite alveni".
Estas jam el tio tute klare, ke oni diras tio surprizis min. Kaj el la signifo de la sufikso -ig estas tute klare, ke surprizigi signifas "kaŭzi, ke iu/io surprizu".
Jen vere la tuta afero - sen eĉ unu vorto pri "transitivo" - termino lingvoscienca nenecesa por ordinara lernanto.
Miland (プロフィールを表示) 2011年5月20日 12:28:44
glig:Ehh, tiuj transitivaj kaj netransitivaj verbojJen utilaj listoj de [url=http://www.kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/quirks/eovi.htm]transitivaj[/url] kaj [url=http://www.kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/quirks/eovi.htm]netransitivaj[/url] verboj.