Към съдържанието

surprizigi-surprizi

от glig, 18 май 2011

Съобщения: 14

Език: Esperanto

glig (Покажи профила) 18 май 2011, 19:49:59

Ĉu mi povas diri "surprizigi" anstataŭ "surprizi", por ekz., "tio surprizigis min" anstataŭ "tio surprizis min".
Mi ege dankas!

darkweasel (Покажи профила) 18 май 2011, 20:04:57

Ne.

glig (Покажи профила) 18 май 2011, 20:08:12

darkweasel:Ne.
Bone, sed post ĉiu respondo devas stari ankaŭ ia ekspliko. Do, kia estas via ekspliko?

darkweasel (Покажи профила) 18 май 2011, 20:12:59

glig:
darkweasel:Ne.
Bone, sed post ĉiu respondo devas stari ankaŭ ia ekspliko. Do, kia estas via ekspliko?
Ĉu? Nu, tutsimple ĉar surprizigi signifas "fari, ke iu surprizu aliulon".

Miland (Покажи профила) 18 май 2011, 20:17:20

Surprizi estas transitiva verbo, t.e. ĝi prenas rektan objekton. Do, oni diru Tio surprizis min aŭ eble Mi surpriziĝis per tio.

glig (Покажи профила) 18 май 2011, 20:21:19

Miland:Surprizi estas transitiva verbo, t.e. ĝi prenas rektan objekton. Do, oni diru Tio surprizis min aŭ eble Mi surpriziĝis per tio.
Ehh, tiuj transitivaj kaj netransitivaj verboj lango.gif

Dankon!

geo63 (Покажи профила) 19 май 2011, 06:21:55

glig:
Miland:Surprizi estas transitiva verbo, t.e. ĝi prenas rektan objekton. Do, oni diru Tio surprizis min aŭ eble Mi surpriziĝis per tio.
Ehh, tiuj transitivaj kaj netransitivaj verboj lango.gif

Dankon!
Transitiveco de verboj estas unu el la plej malfaĉilaj ecoj de esperanto. Eĉ la progresintoj faras multajn erarojn rilate al la transitivaj verboj. Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.

sudanglo (Покажи профила) 19 май 2011, 11:32:56

Mi gratas la kapon por imagi en kiuj cirkonstancoj vi volus suprizigi vin - igi vin surpriza.

Ĉu temas pri kostum-festo en kio, tiu kiu portas la plej suprizan kostumon gajnos premion?

darkweasel (Покажи профила) 19 май 2011, 19:29:35

geo63:Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.
Ne!

La grava afero estas, ke oni sciu, kion signifas la verbo.

Se oni serĉas en ReVo, oni ekscias, ke surprizi signifas "mirigi per sia neatenditeco" kaj "subite kaj neatendite alveni".

Estas jam el tio tute klare, ke oni diras tio surprizis min. Kaj el la signifo de la sufikso -ig estas tute klare, ke surprizigi signifas "kaŭzi, ke iu/io surprizu".

Jen vere la tuta afero - sen eĉ unu vorto pri "transitivo" - termino lingvoscienca nenecesa por ordinara lernanto.

Miland (Покажи профила) 20 май 2011, 12:28:44

glig:Ehh, tiuj transitivaj kaj netransitivaj verboj lango.gif
Jen utilaj listoj de [url=http://www.kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/quirks/eovi.htm]transitivaj[/url] kaj [url=http://www.kafejo.com/lingvoj/aŭlangs/eo/quirks/eovi.htm]netransitivaj[/url] verboj.

Обратно нагоре