Al la enhavo

Eksperimento pri plurlingva fadeno

de Altebrilas, 2011-junio-26

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-julio-20 22:03:54

Ĉu vi opinias, ke traduko en aliaj lingvoj helpus?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-22 19:07:01

Mi ja ŝatus ke ekzistas plurilingvan fadenon tien ĉi, kie la homoj povas esprimi liaj opinoj pri multajn variecajn temojn.

horsto (Montri la profilon) 2011-julio-23 11:50:20

Ryuuichi:Mi ja ŝatus ke ekzistas plurilingvan fadenon tien ĉi, kie la homoj povas esprimi siajn opinojn pri multajn variecajn temojn.
Pardonu, sed via uzado de la finaĵo -n estas preskaŭ ĉiam malĝusta.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-23 11:57:40

horsto:
Ryuuichi:Mi ja ŝatus ke ekzistas plurilingvan fadenon tien ĉi, kie la homoj povas esprimi siajn opinojn pri multajn variecajn temojn.
Pardonu, sed via uzado de la finaĵo -n estas preskaŭ ĉiam malĝusta.
Multe pli ĝena ol mis-n-finaĵ-umado estas la mankanta "i" en opinio.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-23 12:42:03

Ho, pardonu min, Perfektaj Sinjoroj. Ne plu okazos tion... ¬¬

Heliogabalus (Montri la profilon) 2011-julio-23 17:35:10

Ryuuichi:Ho, pardonu min, Perfektaj Sinjoroj. Ne plu okazos tion... ¬¬
Sarkasmo ne estas necesa. Tio ne estas persona atako, nur rimarko pri kelkaj oftaj eraroj. Ĉiuj eraras kaj per kompreni niajn erarojn ni lernas.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-23 17:48:39

Heliogabalus:
Ryuuichi:Ne plu okazos tion
Kial mi ne povas diri "Ne plu okazos tion?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-23 18:44:03

Ryuuichi:
Heliogabalus:
Ryuuichi:Ne plu okazos tion
Kial mi ne povas diri "Ne plu okazos tion?
Ĉar tio ja estas logike la subjekto de la frazo.

horsto (Montri la profilon) 2011-julio-23 20:10:01

Ryuuichi:Ho, pardonu min, Perfektaj Sinjoroj. Ne plu okazos tion... ¬¬
Pardonu, mi pensis ke vi eble ĝojus pri helpo.
darkweasel:
Multe pli ĝena ol mis-n-finaĵ-umado estas la mankanta "i" en opinio.
Tiu "i" ja nur devojiĝis kaj nun troviĝas en la vorto "plurilingvan" okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-23 20:13:36

horsto:
darkweasel:
Multe pli ĝena ol mis-n-finaĵ-umado estas la mankanta "i" en opinio.
Tiu "i" ja nur devojiĝis kaj nun troviĝas en la vorto "plurilingvan" okulumo.gif
Ha, jes, evidente! Dankon por la bonega klarigo!

Sed ni ne mordu aŭ moku komencantojn. rideto.gif

Reen al la supro