Til innholdet

Eksperimento pri plurlingva fadeno

fra Altebrilas,2011 6 26

Meldinger: 25

Språk: Esperanto

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 7 20 22:03:54

Ĉu vi opinias, ke traduko en aliaj lingvoj helpus?

Ryuuichi (Å vise profilen) 2011 7 22 19:07:01

Mi ja ŝatus ke ekzistas plurilingvan fadenon tien ĉi, kie la homoj povas esprimi liaj opinoj pri multajn variecajn temojn.

horsto (Å vise profilen) 2011 7 23 11:50:20

Ryuuichi:Mi ja ŝatus ke ekzistas plurilingvan fadenon tien ĉi, kie la homoj povas esprimi siajn opinojn pri multajn variecajn temojn.
Pardonu, sed via uzado de la finaĵo -n estas preskaŭ ĉiam malĝusta.

darkweasel (Å vise profilen) 2011 7 23 11:57:40

horsto:
Ryuuichi:Mi ja ŝatus ke ekzistas plurilingvan fadenon tien ĉi, kie la homoj povas esprimi siajn opinojn pri multajn variecajn temojn.
Pardonu, sed via uzado de la finaĵo -n estas preskaŭ ĉiam malĝusta.
Multe pli ĝena ol mis-n-finaĵ-umado estas la mankanta "i" en opinio.

Ryuuichi (Å vise profilen) 2011 7 23 12:42:03

Ho, pardonu min, Perfektaj Sinjoroj. Ne plu okazos tion... ¬¬

Heliogabalus (Å vise profilen) 2011 7 23 17:35:10

Ryuuichi:Ho, pardonu min, Perfektaj Sinjoroj. Ne plu okazos tion... ¬¬
Sarkasmo ne estas necesa. Tio ne estas persona atako, nur rimarko pri kelkaj oftaj eraroj. Ĉiuj eraras kaj per kompreni niajn erarojn ni lernas.

Ryuuichi (Å vise profilen) 2011 7 23 17:48:39

Heliogabalus:
Ryuuichi:Ne plu okazos tion
Kial mi ne povas diri "Ne plu okazos tion?

darkweasel (Å vise profilen) 2011 7 23 18:44:03

Ryuuichi:
Heliogabalus:
Ryuuichi:Ne plu okazos tion
Kial mi ne povas diri "Ne plu okazos tion?
Ĉar tio ja estas logike la subjekto de la frazo.

horsto (Å vise profilen) 2011 7 23 20:10:01

Ryuuichi:Ho, pardonu min, Perfektaj Sinjoroj. Ne plu okazos tion... ¬¬
Pardonu, mi pensis ke vi eble ĝojus pri helpo.
darkweasel:
Multe pli ĝena ol mis-n-finaĵ-umado estas la mankanta "i" en opinio.
Tiu "i" ja nur devojiĝis kaj nun troviĝas en la vorto "plurilingvan" okulumo.gif

darkweasel (Å vise profilen) 2011 7 23 20:13:36

horsto:
darkweasel:
Multe pli ĝena ol mis-n-finaĵ-umado estas la mankanta "i" en opinio.
Tiu "i" ja nur devojiĝis kaj nun troviĝas en la vorto "plurilingvan" okulumo.gif
Ha, jes, evidente! Dankon por la bonega klarigo!

Sed ni ne mordu aŭ moku komencantojn. rideto.gif

Tibake til toppen