Al la enhavo

Stranga eble netradukeblaĵo

de NJ Esperantist, 2011-julio-13

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2011-julio-13 00:55:43

Mi trovis la jenan. Kion vi opinias ke ĉi tiu vorto singifas?

transkapiĝo-rulon

Kiel vi tradukus ĝin en la anglan?

josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-julio-13 01:26:17

Mi pensas ke ĝi signifas je 'forward roll' aŭ 'roly-poly'.

Do eble transkapiĝa salto signifas je 'somersault'?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-13 09:03:42

Sen scii la kuntekston, mi nur povas proponi ke ĝi signifas ke la malsupra parto fariĝas supre dum rula movo (aŭ inverse).

Angle 'head over heels'?

En Esperanto estus distingo inter 'transkapa ruliĝo' kaj 'transkapiĝa rulo'

NJ Esperantist (Montri la profilon) 2011-julio-13 12:50:39

Mi devas konfesi ke mi pekas pri maldiligenco. Mi trovis la vorton sub la kapvorto en mia Butler Esperanto-English vortaro. En la angla, 'transkapiĝo' signifas 'somersalt'.

Pardonpetante.

Reen al la supro