ไปยังสารบัญ

Stranga eble netradukeblaĵo

จาก NJ Esperantist, 13 กรกฎาคม 2011

ข้อความ 4

ภาษา: Esperanto

NJ Esperantist (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2011, 00:55:43

Mi trovis la jenan. Kion vi opinias ke ĉi tiu vorto singifas?

transkapiĝo-rulon

Kiel vi tradukus ĝin en la anglan?

josephdavid86 (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2011, 01:26:17

Mi pensas ke ĝi signifas je 'forward roll' aŭ 'roly-poly'.

Do eble transkapiĝa salto signifas je 'somersault'?

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2011, 09:03:42

Sen scii la kuntekston, mi nur povas proponi ke ĝi signifas ke la malsupra parto fariĝas supre dum rula movo (aŭ inverse).

Angle 'head over heels'?

En Esperanto estus distingo inter 'transkapa ruliĝo' kaj 'transkapiĝa rulo'

NJ Esperantist (แสดงโปรไฟล์) 13 กรกฎาคม 2011, 12:50:39

Mi devas konfesi ke mi pekas pri maldiligenco. Mi trovis la vorton sub la kapvorto en mia Butler Esperanto-English vortaro. En la angla, 'transkapiĝo' signifas 'somersalt'.

Pardonpetante.

กลับไปด้านบน