前往目錄

Diferenco inter datumo kaj donitaĵo

貼文者: BrunoBram, 2011年7月14日

訊息: 7

語言: Esperanto

BrunoBram (顯示個人資料) 2011年7月14日上午7:00:37

Mi ĉiam dubas kiel traduki la hispanan vorton "dato" ("date" abgle).

henma (顯示個人資料) 2011年7月14日下午2:18:04

BrunoBram:Mi ĉiam dubas kiel traduki la hispanan vorton "dato" ("date" abgle).
La hispana vorto 'dato' (angle 'datum' aŭ 'data', 'date' estas 'fecha' hispane) estas 'datumo' esperante.

Amike,

Daniel

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月14日下午2:27:39

Donitaĵo ŝajnas iom stranga kaj idiotisma por tiu senco. Ĝi estas rekta traduko de la latina "datum".

nikko (顯示個人資料) 2011年7月14日下午2:33:46

darkweasel:Donitaĵo ŝajnas iom stranga kaj idiotisma por tiu senco. Ĝi estas rekta traduko de la latina "datum".
Kaj de rusa "dannyje"

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月14日下午2:43:30

nikko:
darkweasel:Donitaĵo ŝajnas iom stranga kaj idiotisma por tiu senco. Ĝi estas rekta traduko de la latina "datum".
Kaj de rusa "dannyje"
kaj de la franclingva "donnée" okulumo.gif

henma (顯示個人資料) 2011年7月14日下午3:02:05

darkweasel:Donitaĵo ŝajnas iom stranga kaj idiotisma por tiu senco. Ĝi estas rekta traduko de la latina "datum".
Donitaĵo havas specialan uzon, kiu hispane estas tradukita ankaŭ kiel 'dato'.

Donitaĵo aŭ donaĵo estas io, kio estas donita kiel 'jam konata datumo' en matematika problemo. Laŭ ReVo, en PIV tiun koncepton nomas 'donato'.

Normale, oni uzas nur 'datumo'.

Amike,

Daniel.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月14日下午3:32:52

henma:
darkweasel:Donitaĵo ŝajnas iom stranga kaj idiotisma por tiu senco. Ĝi estas rekta traduko de la latina "datum".
Donitaĵo havas specialan uzon, kiu hispane estas tradukita ankaŭ kiel 'dato'.

Donitaĵo aŭ donaĵo estas io, kio estas donita kiel 'jam konata datumo' en matematika problemo. Laŭ ReVo, en PIV tiun koncepton nomas 'donato'.

Normale, oni uzas nur 'datumo'.

Amike,

Daniel.
ha, tiu klarigo sonas tre logika. Dankon por la informoj.

回到上端