Späť na obsah

"Scii" kaj "koni" en aliaj lingvoj

od etala, 29. júla 2011

Príspevky: 39

Jazyk: Esperanto

etala (Zobraziť profil) 29. júla 2011 20:28:02

Ĉu en aliaj lingvoj "scii" kaj "koni" estas apartaj vortoj? Mi scias ke en la ĉina estas 知道 kaj 认识 kaj en la hispana estas "saber" kaj "conocer" kiel Esperanto, sed en la angla estas nur la vorto "know" por ambaŭ sencoj. Ĉu nur en la angla estas unu vorto?

manfred669 (Zobraziť profil) 29. júla 2011 20:37:33

En pola lingvo "scii" estas "wiedzieć", kaj "koni" estas "znać".

Amike

darkweasel (Zobraziť profil) 29. júla 2011 20:46:14

En la germana "scii" estas wissen kaj "koni" estas kennen, sed por esprimoj kiel "mi scias Esperanton" oni uzas neniun el tiuj verboj - oni diras "mi povas Esperanton" (ich kann Esperanto - subkomprenu: "mi povas paroli Esperanton").

cshtarkov (Zobraziť profil) 29. júla 2011 20:52:01

En la bulgara "scii" estas "знам" (znam) kaj "koni" estas "познавам" (poznavam). Ambaŭ havas la sama radiko "zna", enhavata ankaŭ en la vorto "знание" (scio).

Solulo (Zobraziť profil) 29. júla 2011 23:40:39

manfred669:En pola lingvo "scii" estas "wiedzieć", kaj "koni" estas "znać".

Amike
Konkludo? Poloj havas problemon kun;

Mi scias Esperanton, mi scipovas, mi konas Esperanton. (???)

flipe (Zobraziť profil) 30. júla 2011 3:38:49

etala:Ĉu en aliaj lingvoj "scii" kaj "koni" estas apartaj vortoj?...
Portugale 'scii' estas 'saber' kaj 'koni' estas 'conhecer', mi skribos kelkaj ekzemploj por vi vidi verbaj tempoj kaj aliaj.

Scii
Eu sei/você sabe/eles sabem quem você é!
Mi/Vi/Ili scias kiun vi estas!

Eu saberei/Nós saberemos/Eles saberão o resultado amanhã.
Mi/Ni/Ili scios rezultadon morgaŭ.

A gente soube/Nós soubemos/Eles souberam do acidente!
Oni/Ni/Ili sciis pri akcidento.

É necessário saber entender as pessoas.
Necesas estas scii kompreni homojn.

Afirmação sabidamente inverídica.
Jeson scie malvere.

Koni
Eu conheço/Nós conhecemos/Eles conhecem o caminho.
Mi/Ni/Ili konas vojon.

Eu conhecerei/Nós conheceremos/Eles conhecerão sua irmã amanhã.
Mi/Ni/Ili konos vian fratinon morgaŭ.

Eu conheci/Nós conhecemos/Eles conheceram o adversário.
Mi/Ni/Ili konis adversulon.

É bom conhecer antes correto?
Ĉu estas bone koni antaŭen korekte?

Conhecimento nunca é demais!
Kone neniam estas troa!

Koracio (Zobraziť profil) 30. júla 2011 8:31:47

En la hungara la verbo ''tud'' signifikas ambaŭ scii kaj koni. Sed eksistas ankaŭ la verbo ''képes'', kiu signifikas nur koni (é estas longa, s estas ŝ). Ne konfuzu ĝin kun la adjektivo ''képes'', kiu signifikas bilda.

davzog (Zobraziť profil) 30. júla 2011 8:43:37

En la itala "scii" estas "sapere", kaj "koni" estas "conoscere". Mi pensas ke la latina lingvoj (itala, hispana, franca, portugala...) havas tiajn du vortojn, el la latinaj verboj "scire" (="scii") kaj "cognoscere" (="koni").

HaleBopp (Zobraziť profil) 30. júla 2011 20:18:05

En la franca ankaŭ estas du verboj:
savoir = scii + scipovi
connaître = koni

Iliaj sencoj estas proksimaj, sed per kutimo, ilia uzo estas facila.

Kateno (Zobraziť profil) 30. júla 2011 20:48:23

En la hispana Scii estas "saber" y Koni "conocer"

Nahor