Ir ao conteúdo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 17 de julho de 2016

Mensagens: 186

Idioma: Esperanto

cFlat7 (Mostrar o perfil) 31 de dezembro de 2019 20:51:51

Vinisus:malfari
bonvolu, provizi difinon k ekzemplan frazon.

Vinisus (Mostrar o perfil) 31 de dezembro de 2019 22:37:59

maldiri = Li diris nenion, resti silenta

cFlat7 (Mostrar o perfil) 1 de janeiro de 2020 16:01:15

Vinisus:maldiri = Li diris nenion, resti silenta
[eble tio estus ‘nediri’? — por ‘maldiri’, ĉu tiu devus esti ‘aŭdi’?

Vinisus (Mostrar o perfil) 1 de janeiro de 2020 19:16:34

Vi rajtas korekti, sed vi devas skribi vian tekston kun via pravigo. Kial vi silentas?

cFlat7 (Mostrar o perfil) 1 de janeiro de 2020 20:10:09

[mi silentis ĉar mi nuntempe ne renkontis bonajn maloftajn vortfaraĵojn... mi preferas silentis en ĉi tiu ludejo ĝis mi trovos maloftan virtfaraĵon.]

cFlat7 (Mostrar o perfil) 1 de janeiro de 2020 20:42:40

[post plupensado, jen eblas pli bone:

maldiri = aŭskulti

]

plupensado = plue pensi post antaŭe ekpripensi

Vinisus (Mostrar o perfil) 1 de janeiro de 2020 21:04:56

tranokti = pasigi la tutan nokton en io loko.

cFlat7 (Mostrar o perfil) 2 de janeiro de 2020 21:25:32

antaŭrigardi = rigardi en antaŭan direkton

Ili antaŭrigardis ĉu la ĉasisto ankoraŭ postkuris.

Vinisus (Mostrar o perfil) 2 de janeiro de 2020 21:46:21

antaŭen= iru plu ne haltu.

Jxusteno (Mostrar o perfil) 3 de janeiro de 2020 06:29:18

eksregnestredzinarejestrino -
1) estrino de ejo de aro da eksaj edzinoj de estro de regno
2) estrino de ejo de aro da edzinoj de eksa estro de regno
3) estrino de ejo de aro da edzinoj de estro de eksa regno
4) eksa estrino de ejo de aro da edzinoj de estro de regno

De volta à parte superior