K vsebini

Kiel akcenti?

od nikko, 11. januar 2009

Sporočila: 7

Jezik: Esperanto

nikko (Prikaži profil) 11. januar 2009 15:48:53

Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek

Mi sekvas regulon pri akcendado en tiuj vortoj. Jes, eblas skribi dek-du, dek-kvin. Sed plejofte mi vidas kunmetitajn formojn, tamen mi ne certas pri ilia prononcado.

Sxak (Prikaži profil) 11. januar 2009 16:08:45

nikko:Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek
vi trolernis.
El tiuj vortoj ekzistas nur "dudek" kaj akcento estas cert ĉe dUdek
ĉiuj aliaj "vortoj" estas vortkombinoj kaj ne vortoj kaj ne havas unu akcenton

Espi (Prikaži profil) 11. januar 2009 20:15:46

nikko:Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek

Mi sekvas regulon pri akcendado en tiuj vortoj. Jes, eblas skribi dek-du, dek-kvin. Sed plejofte mi vidas kunmetitajn formojn, tamen mi ne certas pri ilia prononcado.
Saluton nikko,

mi opinias, ke kunmetitaj numeraloj estas skribataj jene:

dek unu, dek du, dek kvin

sed:

dudek, tridek k.t.p.

Tial la akcentado estas pli klara, ĉu ne?

Amike
Espi

nikko (Prikaži profil) 11. januar 2009 21:07:51

Espi:
nikko:Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek

Mi sekvas regulon pri akcendado en tiuj vortoj. Jes, eblas skribi dek-du, dek-kvin. Sed plejofte mi vidas kunmetitajn formojn, tamen mi ne certas pri ilia prononcado.
Saluton nikko,

mi opinias, ke kunmetitaj numeraloj estas skribataj jene:

dek unu, dek du, dek kvin

sed:

dudek, tridek k.t.p.

Tial la akcentado estas pli klara, ĉu ne?

Amike
Espi
Jes, mi konfuziĝis kun kelkaj numeraloj. Pri fia #esperanto-dialekto okulumo.gif. Sed temo restas. Kiam mi lernis mi kutimiĝis prononci dudEk, malplI. Sed poste reedukiĝis paroli dUdek, mAlpli. Tio estas eble disvastigita kaptilo por lernantoj.

黄鸡蛋 (Prikaži profil) 12. januar 2009 12:56:14

Feliĉe mi jam kutimas ĉiam prononci kun la akcento je la dua lasta silabo. rideto.gif

Mi pensas, ke estas utile memori ke oni devas akcenti ĝuste antaŭ ol la lasta silabo de la vorto elvenos el ties buŝo, krom kiam oni uzas ' t.e. taksI', patrIn' ktp. lango.gif

Ergazomai (Prikaži profil) 13. januar 2009 15:08:00

Tre hontinde mi agnoskas, ke mi legas dekdU, dektrI k.t.p.

Ĉiel ajn, ĝi estas tre komuna kutimo.

Sxak (Prikaži profil) 13. januar 2009 15:57:56

Ergazomai:Tre hontinde mi agnoskas, ke mi legas dekdU, dektrI k.t.p.
kio estas hontinda?

Nazaj na začetek