Đi đến phần nội dung

Kiel akcenti?

viết bởi nikko, Ngày 11 tháng 1 năm 2009

Tin nhắn: 6

Nội dung: Esperanto

nikko (Xem thông tin cá nhân) 15:48:53 Ngày 11 tháng 1 năm 2009

Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek

Mi sekvas regulon pri akcendado en tiuj vortoj. Jes, eblas skribi dek-du, dek-kvin. Sed plejofte mi vidas kunmetitajn formojn, tamen mi ne certas pri ilia prononcado.

Sxak (Xem thông tin cá nhân) 16:08:45 Ngày 11 tháng 1 năm 2009

nikko:Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek
vi trolernis.
El tiuj vortoj ekzistas nur "dudek" kaj akcento estas cert ĉe dUdek
ĉiuj aliaj "vortoj" estas vortkombinoj kaj ne vortoj kaj ne havas unu akcenton

Espi (Xem thông tin cá nhân) 20:15:46 Ngày 11 tháng 1 năm 2009

nikko:Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek

Mi sekvas regulon pri akcendado en tiuj vortoj. Jes, eblas skribi dek-du, dek-kvin. Sed plejofte mi vidas kunmetitajn formojn, tamen mi ne certas pri ilia prononcado.
Saluton nikko,

mi opinias, ke kunmetitaj numeraloj estas skribataj jene:

dek unu, dek du, dek kvin

sed:

dudek, tridek k.t.p.

Tial la akcentado estas pli klara, ĉu ne?

Amike
Espi

nikko (Xem thông tin cá nhân) 21:07:51 Ngày 11 tháng 1 năm 2009

Espi:
nikko:Kiel akcenti kunmetitajn numeralojn?

dekunu - dekUnu
dekdu - dEkdu
dekkvin - dEkkvin
dudek - dUdek

Mi sekvas regulon pri akcendado en tiuj vortoj. Jes, eblas skribi dek-du, dek-kvin. Sed plejofte mi vidas kunmetitajn formojn, tamen mi ne certas pri ilia prononcado.
Saluton nikko,

mi opinias, ke kunmetitaj numeraloj estas skribataj jene:

dek unu, dek du, dek kvin

sed:

dudek, tridek k.t.p.

Tial la akcentado estas pli klara, ĉu ne?

Amike
Espi
Jes, mi konfuziĝis kun kelkaj numeraloj. Pri fia #esperanto-dialekto okulumo.gif. Sed temo restas. Kiam mi lernis mi kutimiĝis prononci dudEk, malplI. Sed poste reedukiĝis paroli dUdek, mAlpli. Tio estas eble disvastigita kaptilo por lernantoj.

Ergazomai (Xem thông tin cá nhân) 15:08:00 Ngày 13 tháng 1 năm 2009

Tre hontinde mi agnoskas, ke mi legas dekdU, dektrI k.t.p.

Ĉiel ajn, ĝi estas tre komuna kutimo.

Sxak (Xem thông tin cá nhân) 15:57:56 Ngày 13 tháng 1 năm 2009

Ergazomai:Tre hontinde mi agnoskas, ke mi legas dekdU, dektrI k.t.p.
kio estas hontinda?

Quay lại