Al la enhavo

Mallongigo de kompasdirektoj

de Oŝo-Jabe, 2009-julio-18

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-julio-18 15:24:23

La vortoj okcidento kaj oriento komenciĝas per la litero o. Tial oni pensas ke esperanto bezonas novajn vortojn uesto kaj eosto. Tamen, se la mallongigoj estas N-S-K-R, la novvortoj ne bezoniĝas.

Pri tio, kion vi pensas?

super-griek (Montri la profilon) 2009-julio-18 16:47:24

Kio pri Or kaj Ok?

Mi kredas ke oni nepre ne provu ŝanĝi la vortojn, tio ne havus sencon.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-julio-18 22:42:20

Or kaj Ok estas bonaj, sed la ĉefkialo de uesto kaj eosto estas unulitera mallongigo por ĉiu direkto (N-S-U-E). Unuliteraj mallongingoj estas pli bonaj ol duliteraj mallongigoj (No-Su-Or-Ok), se oni volas mallongigi la interkompasdirektojn (nordokcidento, nordoriento, sudokcidento, sudoriento). Mi pensas ke pli bona estas NK-NR-SK-SR ol NoOk-NoOr-SuOk-SuOr aŭ NU-NE-SU-SE.

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-19 04:25:53

EN PIV estas uzataj mallongigoj de sinonimoj:
E orienta (eosta)
kaj
U okcidenta (uesta)

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-julio-19 07:13:17

Ŝak:EN PIV estas uzataj mallongigoj de sinonimoj:
E orienta (eosta)
kaj
U okcidenta (uesta)
Tamen, la vortoj eosta kaj uesta tute ne estas bezonitaj. Mi pesas ke se oni nepre bezonas unuliterajn mallongigojn, oni uzu oKcidento kaj oRiento.

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-19 07:31:46

Oŝo-Jabe:
Tamen, la vortoj eosta kaj uesta tute ne estas bezonitaj. Mi pesas ke se oni nepre bezonas unuliterajn mallongigojn, oni uzu oKcidento kaj oRiento.
Ekzistas ankaŭ la paktiko uzi Ok kaj Or (serĉu en la reto OkSEJT kaj OrSEJT, mi pigras serĉi mem ridulo.gif)

super-griek (Montri la profilon) 2009-julio-20 07:26:38

Or kaj Ok estas bonaj, sed la ĉefkialo de uesto kaj eosto estas unulitera mallongigo por ĉiu direkto (N-S-U-E). Unuliteraj mallongingoj estas pli bonaj ol duliteraj mallongigoj (No-Su-Or-Ok), se oni volas mallongigi la interkompasdirektojn (nordokcidento, nordoriento, sudokcidento, sudoriento)
Sed se oni uzas Ok kaj Or, kial oni tiam uzu ankaŭ No kaj Su anstataŭ N kaj S? Mi proponus N Or S Ok kiel mallongigojn. Do NOk, kaj ne NoOk.

Mi hazarde trovis alian "solvon" en parto de Fundamenta Krestomatio titolita La sunhorloĝo en Dijon :

"Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS (nordo-sudo) kaj EO (oriento-okcidento) sin kruciĝantaj rektangule en I."*
Ligilo

*Grasigoj estas miaj

russ (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-04 06:32:58

La pola havas similan problemon. ridulo.gif La vortoj por "nordo" estas "północ" kaj "sudo" estas "południe", do la komencliteroj de la direktoj estas PPWZ. Sed verŝajne la 4 literoj NSEW (de la angla) iĝis sufiĉe internaciaj, ke poloj uzas NSEW anstataŭ la komencliteroj de la polaj vortoj (PPWZ), almenaŭ en pli teĥnikaj/fakaj kuntekstoj.

Reen al la supro