前往目錄

tute

貼文者: eb.eric, 2008年3月3日

訊息: 14

語言: Esperanto

eb.eric (顯示個人資料) 2008年3月3日上午3:15:06

"Mi tute ne komprenas vin."
"Mi ne komprenas vin tute."
"Mi ne tute komprenas vin."

Laŭ miaj anglalingvaj instinktoj, mi dirus, ke en la unua frazo mi komprenas nenion, sed en la dua kaj tria frazojn mi komprenas ion sed ne ĉion.

Laŭ mia malgranda scio de Esperanto, mi dirus, ke la tri frazojn estas samaj. Sed kion mi diris per tiuj frazoj? Mi tute ne scias!

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年3月3日上午4:20:10

eb.eric:Laŭ mia malgranda scio de Esperanto, mi dirus, ke la tri frazojn estas samaj. Sed kion mi diris per tiuj frazoj? Mi tute ne scias!
La tri ne samas. "Ne" ĉiam rekte modifas tiun vorton, kiu tuj sekvas. En la lasta frazo, "ne" modifas "tute", sed en la unuaj du frazoj "ne" modifas "kompreni". La signifoj malsimilas.

eb.eric (顯示個人資料) 2008年3月3日上午4:29:14

Ho dankon.

Do la signifo de la tria frazo estas, ke mi ja komprenas iom, sed ne la tutan aferon. Kaj verŝajne la aliaj frazoj = mi komprenas nenion.

sergejm (顯示個人資料) 2008年3月3日上午5:17:22

La plej bonaj vortordoj estas unua kaj tria.
Via anglalingva instinkto konfuziĝis en dua frazo, eble tiu de iu alia ankaŭ.
Mallongaj respondoj al "Ĉu vi komprenas min?" estas "tute ne" kaj "ne tute".

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年3月3日上午6:03:39

sergejm:La plej bonaj vortordoj estas unua kaj tria.
Mi opinias ke ĉiu frazo estas ĝusta. Eĉ la dua. Esperanto havas plejparte liberan vortordon, ĉar la vortfinoj montras la funkcion de ĉiu vorto. "Ne", tamen, estas parto de esperanto en kiu vortordo gravas; tial, oni devas pli atenti al la vortoj kiun ĝi modifas per la ordo.

Eble la dua frazo estas pli simila al la angla vortordo ol la aliaj, sed ĝi estas gramatike ĝusta kaj komprenebla.

sergejm (顯示個人資料) 2008年3月3日上午6:11:17

Mi ne diris ke dua frazo estas malbona. Sed la unua estas pli bona, same kiel "Kato manĝas muson" estas pli bona ol "Muson manĝas kato".

diogotux (顯示個人資料) 2008年3月3日下午9:35:10

sergejm:"Kato manĝas muson" estas pli bona ol "Muson manĝas kato".
Ne estas.

guyjohnston (顯示個人資料) 2008年3月5日下午1:45:53

diogotŭ:
sergejm:"Kato manĝas muson" estas pli bona ol "Muson manĝas kato".
Ne estas.
Jes, la du frazoj estas samaj.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年3月6日上午11:32:38

Ili ne estas samaj, ili distingiĝas pro vortordo kaj tial ili povas havi diversajn sencajn nuancojn.

mnlg (顯示個人資料) 2008年3月6日下午1:40:17

Laŭ mia kompreno, la emfazo ŝanĝiĝas, sed la signifo restas sama.

回到上端