ورود به محتوا

traduko por la vorto devotion/devocion...

از vajsxnavisto, 19 مارس 2009

پست‌ها: 4

زبان: Esperanto

vajsxnavisto (نمایش مشخصات) 19 مارس 2009،‏ 8:20:50

Mi volas scii kiel oni povas traduki la vorton 'devotion' au' 'devocion.'

Ec' la formo 'devocional/devotional' c'ar mi tre havas problemojn esprimi c'i tiun koncepton.

Dankon!

le_chaz (نمایش مشخصات) 19 مارس 2009،‏ 11:51:04

vajŝnavisto:Mi volas scii kiel oni povas traduki la vorton 'devotion' au' 'devocion.'

Ec' la formo 'devocional/devotional' c'ar mi tre havas problemojn esprimi c'i tiun koncepton.

Dankon!
Saluton Vajŝnavisto! Mi tradukus per "adorado" aŭ eble "kultado".

jchthys (نمایش مشخصات) 19 مارس 2009،‏ 15:43:20

P.S. Ĉe la Esperantaj forumoj oni povas uzi la x-sistemo, kaj lernu! ŝanĝos la literojn al la ĝustaj formoj.
Ĉe la forumoj de aliaj lingvoj oni povas uzi la SX/Ŝ butonon.

russ (نمایش مشخصات) 21 مارس 2009،‏ 7:40:39

vajŝnavisto:Mi volas scii kiel oni povas traduki la vorton 'devotion' au' 'devocion.'

Ec' la formo 'devocional/devotional' c'ar mi tre havas problemojn esprimi c'i tiun koncepton.

Dankon!
Pli bonus se vi klarigus la signifon, anstataŭ doni unuvortan difinon, ĉar la angla "devotion" havas diversajn sencojn.
"devotion" en la religia senco, ekzemple di-amo, pio, religiemo, ktp.
"devotion" en la senco de amo, adorado, sindonemo, ktp.
"devotion" en la senco de diligento, laboremo
aŭ simple "dediĉo"...

بازگشت به بالا