ข้อความ 29
ภาษา: Esperanto
glig (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2011, 19:57:54
Aliaj formoj por "eble" en la kroata: moguće (je) (elp. moguĉe), može biti (elp. moĵe biti - povas esti), možebitno (elp. moĵebitno).
Uralo (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2011, 21:46:57
Jes=Ja
Ne=Nee (longa ee, kiel 'ay' en angla 'pay')
Eble=Misschien (Misĥin) (La unua 'i' estas elpalorata mallonge)
Julieno (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2011, 01:13:44
N-true:Mi ne sciis ke la germana havas tiom da vortoj kaj elparoloj por "ne" !ratkaptisto:Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".Eĉ en Hannover, kie la loka dialekto jam formortis kaj oni tial kutime parolas preskaŭ vere la normgermanan, oni tamen kutimas diri "nee" anstataŭ "nein".
Fakte, "nein" estas ofte tro formala en ĉiutagaj situacioj.
drinkulo (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2011, 07:46:21
Hyperboreus:Hispane:Hispanoj skribas je tal vez.
jes = sí /si/
ne = no /no/
eble = talvez /tal'βeθ/ o /tal'βes/
eble = quizá(s) /ki'θa(s)/ p /ki'sa(s)/
eble = puede ser /pweð(e)ser/
((Gvatemale por diri "jes certe", oni diras "a huevos" = "je testikoloj"))
En Hispanujo oni uzas pli la formon puede que + frazo, ekzemple:
puede que llueva = eble pluvos
puede que partas mañana = vi eble foriros morgaŭ
pryo (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2011, 10:08:35
Jes : Ya
Ne : Tidak
Jave:
Jes : Ya
Ne : Ora
Sunde :
Jes : Nyak
Ne : Hente
Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2011, 11:13:06
Kuĉer:En la ĉeĥa:Ĉu en tiuj lingvoj por "eble" ne eblas diri ankaŭ asi? Aŭ ĉu ĝi havas malsimilan signifon?
jes - ano, jo - la lasta estas malpli oficiala kaj la plej ofta
ne - ne
eble - snad [snat], možná [moĵna:], kie a: signifas longan a
En la slovaka:
jes - áno [a:no] ankaŭ kun longa a
ne - nie [nje]
eble - možno [moĵno]
auxro (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2011, 12:35:11
vidas vandenis:Litove:jes - aha (plej ofta inter neformalaj formoj)
jes - 'taip' (oficiale), sed oni diras ankaŭ 'jo', 'je'
ne - 'ne'
eble - 'gali buti' (povas esti), 'galimas daiktas (ebla aĵo, afero)
eble - galbūt
drinkulo (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2011, 12:36:54
Ĉu ankaŭ Esperanto estas hindeŭropa pro havi je ne?
darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 24 ธันวาคม 2011, 13:54:00
drinkulo:Vidinte la fadenon, ĉu iu hindeŭropa lingvo ekzistas kiu ne havas je n en la neado?La franca ja havas non kiel respondvorton, sed la "adverbeca" "ne" estas pas.
utku (แสดงโปรไฟล์) 24 ธันวาคม 2011, 17:50:30
Jes: Evet /evet/
Ne: Hayır /haj_r/
Eble: Belki /belki/
