前往目錄

Jes/Ne/Eble en fremdaj lingvoj

貼文者: Julieno, 2011年12月22日

訊息: 29

語言: Esperanto

glig (顯示個人資料) 2011年12月22日下午7:57:54

Kroate: Da/Ne/Možda (elparolu: moĵda)

Aliaj formoj por "eble" en la kroata: moguće (je) (elp. moguĉe), može biti (elp. moĵe biti - povas esti), možebitno (elp. moĵebitno).

Uralo (顯示個人資料) 2011年12月22日下午9:46:57

En nederlande:

Jes=Ja
Ne=Nee (longa ee, kiel 'ay' en angla 'pay')
Eble=Misschien (Misĥin) (La unua 'i' estas elpalorata mallonge)

Julieno (顯示個人資料) 2011年12月23日上午1:13:44

N-true:
ratkaptisto:Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".
Eĉ en Hannover, kie la loka dialekto jam formortis kaj oni tial kutime parolas preskaŭ vere la normgermanan, oni tamen kutimas diri "nee" anstataŭ "nein".
Fakte, "nein" estas ofte tro formala en ĉiutagaj situacioj.
Mi ne sciis ke la germana havas tiom da vortoj kaj elparoloj por "ne" ! lango.gif

drinkulo (顯示個人資料) 2011年12月23日上午7:46:21

Hyperboreus:Hispane:

jes = sí /si/
ne = no /no/
eble = talvez /tal'βeθ/ o /tal'βes/
eble = quizá(s) /ki'θa(s)/ p /ki'sa(s)/
eble = puede ser /pweð(e)ser/

((Gvatemale por diri "jes certe", oni diras "a huevos" = "je testikoloj"))
Hispanoj skribas je tal vez.
En Hispanujo oni uzas pli la formon puede que + frazo, ekzemple:
puede que llueva = eble pluvos
puede que partas mañana = vi eble foriros morgaŭ

pryo (顯示個人資料) 2011年12月23日上午10:08:35

Indonezie :
Jes : Ya
Ne : Tidak

Jave:
Jes : Ya
Ne : Ora

Sunde :
Jes : Nyak
Ne : Hente

Matthieu (顯示個人資料) 2011年12月23日上午11:13:06

Kuĉer:En la ĉeĥa:

jes - ano, jo - la lasta estas malpli oficiala kaj la plej ofta
ne - ne okulumo.gif
eble - snad [snat], možná [moĵna:], kie a: signifas longan a

En la slovaka:

jes - áno [a:no] ankaŭ kun longa a
ne - nie [nje]
eble - možno [moĵno]
Ĉu en tiuj lingvoj por "eble" ne eblas diri ankaŭ asi? Aŭ ĉu ĝi havas malsimilan signifon?

auxro (顯示個人資料) 2011年12月23日下午12:35:11

vidas vandenis:Litove:
jes - 'taip' (oficiale), sed oni diras ankaŭ 'jo', 'je'
ne - 'ne'
eble - 'gali buti' (povas esti), 'galimas daiktas (ebla aĵo, afero)
jes - aha (plej ofta inter neformalaj formoj)
eble - galbūt

drinkulo (顯示個人資料) 2011年12月23日下午12:36:54

Vidinte la fadenon, ĉu iu hindeŭropa lingvo ekzistas kiu ne havas je n en la neado?

Ĉu ankaŭ Esperanto estas hindeŭropa pro havi je ne? lango.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月24日下午1:54:00

drinkulo:Vidinte la fadenon, ĉu iu hindeŭropa lingvo ekzistas kiu ne havas je n en la neado?
La franca ja havas non kiel respondvorton, sed la "adverbeca" "ne" estas pas.

utku (顯示個人資料) 2011年12月24日下午5:50:30

Turke:
Jes: Evet /evet/
Ne: Hayır /haj_r/
Eble: Belki /belki/

回到上端