前往目錄

Kiel traduko "crowdsourcing"

貼文者: c2o, 2012年10月26日

訊息: 11

語言: Esperanto

c2o (顯示個人資料) 2012年10月26日下午5:11:20

Karaj Geamikoj,

Kiel traduki la vorton "Crowdsourcing".

Dankon,
Markos

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年10月26日下午5:41:50

c2o:Karaj Geamikoj,
Kiel traduki la vorton "Crowdsourcing".
Dankon,
Markos
Ĉar mi suspektas ke temas pri angla vorto, eble vi devus fari tiun demandon en la angla forumo.

Amike.

Chainy (顯示個人資料) 2012年10月26日下午9:52:38

antoniomoya:
c2o:Karaj Geamikoj,
Kiel traduki la vorton "Crowdsourcing".
Dankon,
Markos
Ĉar mi suspektas ke temas pri angla vorto, eble vi devus fari tiun demandon en la angla forumo.

Amike.
Ĝi estas angla vorto, sed laŭ Vikipedio ĝi estas uzata en multaj lingvoj, ankaŭ en la hispana.

En Vikipedio, nur kelkaj lingvoj uzas sian propran nomon por la afero:

1. (en la kataluna) Proveïment participatiu
2. (en la finna) Yleisöosallisuus
3. (en la turka) Kitle kaynak

- eble iuj aliaj lingvoj ankaŭ havas sian propran terminon, sed mi ne scipovas legi ilin...

Ŝajne temas pri iaspeca transmeto de laboro al publika kunlaborado, sed kiel oni tion dirus en unu vorto, mi ne scias! Ŝajne multaj lingvoj havas la saman problemon, kaj tial ili uzas la anglalingvan vorton.

Oijos (顯示個人資料) 2012年10月26日下午11:52:33

Publikpartiĝo, publikparteco. Tiuj mi elpensis nun.

Oijos (顯示個人資料) 2012年10月27日上午12:01:56

Chainy:
En Vikipedio, nur kelkaj lingvoj uzas sian propran nomon por la afero:

1. (en la kataluna) Proveïment participatiu
2. (en la finna) Yleisöosallisuus
3. (en la turka) Kitle kaynak
"Crowdsourcing" suome estas "joukkoistaminen". "Yleisöosallisuus" estas iom malsama aĵo.

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2012年10月27日上午9:50:14

ĉu eble "amas-financado"?

[REDAKTO] ha, ne. tiu estus "crowd-funding". nova propono: "amas-laborado"

sudanglo (顯示個人資料) 2012年10月27日下午8:46:04

distribuata problem-solvo

amas-partopreno en genero de solvoj

publika solvo-rikolto.

cellus (顯示個人資料) 2012年10月28日下午6:23:00

sudanglo:distribuata problem-solvo

amas-partopreno en genero de solvoj

publika solvo-rikolto.
La unua estas bona, sed ĉu oni povus imagi unu vorton, sen faru ĝin tro longa. Inventistara problemsolvado. Oni donas problemon al granda grupo kiu ja funkcias kiel inventistoj, kaj kune ili formas inventistaron. Inventistarumado.

opalo (顯示個人資料) 2012年10月30日下午6:45:38

  • homamasa orakolo
  • homamassolvo, perpublika solvo
  • havigata/eltrovata homamase/perpublike/socie

robbkvasnak (顯示個人資料) 2012年10月30日下午8:09:09

arlaboro

回到上端