Naar de inhoud

Kiel mi tradukas la vortoj "Protoscience" kaj "Fringe (science)"?

door typhlocaris, 28 oktober 2012

Berichten: 4

Taal: Esperanto

typhlocaris (Profiel tonen) 28 oktober 2012 18:11:22

Saluton

Mi scivolas kiel mi tradukas la vortoj "Protoscience" kaj "Fringe (science)"

Eble scienco nova? nenormala scienco? kurioza scienco? franĝa scienco? ribela scienco? kaprica scienco?

[url=http://en.wikipedia.org/wiki/Protoscience ] Ĉi tie "Protoscience" [/url]

Ankaŭ ĉi tie "Fringe (science)"

Dankon.

cellus (Profiel tonen) 28 oktober 2012 18:42:34

Mi skribus "protoscienco" kaj "marĝenscienco".

Mi demandas al mi ĉu eble "prascienco" kaj "limscienco" povus funkcii.

czas_i_styl (Profiel tonen) 3 november 2012 08:14:46

Saluton,

laŭ mi - "protoscienco" ne estas egala "fringescienco (randoscienco)"...

"protoscienco" estas areo de eksplorado, kiu ne disvolvis ankoraŭ strikta scienca praktiko tipa por areoj kun pli longa tradicio. Ekzemplo "protoscienco" estis alkemio kaj astrologio, kiuj evoluis al kemio kaj astronomio.

"fringescienco (randoscienco)" estas asocio de studoj, kiuj foriros signife de klasikaj teorioj (aŭ ortodoksaj) ranking en la randoj de fluo kredinda akademio disciplino.

novatago (Profiel tonen) 4 november 2012 09:45:54

Por fringe science, mi uzus marĝena sciencio. Oni rajtas figursence uzi la vorton "marĝena", kaj ĉi-kaze mi opinias tion ĝusta.

Por protoscience, mi pensas ke estus ĝusta "ĝerma scienco"; eble "antaŭĝerma" estus êc pli bona sed mi ne certas.
´
Ĝis, Novatago.

Terug naar boven