Al la enhavo

Laŭtvoki por manĝi

de Sbgodin, 2012-oktobro-29

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Sbgodin (Montri la profilon) 2012-oktobro-29 20:44:07

Saluton langanto,

France kiam oni laŭtvokas por diri ke la manĝaĵo pretas, oni diras « À table ! ». Kiel esprimi ĝin germane kaj angle?

Antaŭdanke.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-29 21:07:05

En la germana ekzistas la laŭvorta traduko zu Tisch.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 02:28:41

En la usona ni diras ŝerce: "Soups on!" aŭ "Chow time!" - mi ne scias kion diras la aliaj anglalingvanoj

jchthys (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 04:26:20

Mi dirus "Time to eat!" aŭ eble "Everyone to the table!" aŭ eble eĉ "Dinner's getting cold!"

Sbgodin (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 06:41:26

Dankojn pro la respondojn ridulo.gif Ĉu uzatas de usonanoj "To the table!" simple?

Kio pri Ee version de "À table!" ?

czas_i_styl (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 07:24:39

En Pollando oni diras "do stołu"
en esperanto "al tablo'??

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 07:32:11

czas_i_styl:En Pollando oni diras "do stołu"
en esperanto "al tablo'??
Al la tablo!; la manĝo pretas!

Amike.

sergejm (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 07:34:03

Ruse simpla "К столу!" sonus kiel armea ordono.
Pli kutima estus "Пожалуйте к столу!" - "Bonvolu al la tablo!"
En pionera tendaro oni krius "(Все) (на) завтрак/обед/ужин!" - "(Ĉiuj) (al) (la) matenmanĝo/tagmanĝo/vespermanĝo!"

Sbgodin (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 07:56:42

Bonas ĉiuj tradukoj ridulo.gif Mi aldonis kelkajn tie ĉe Tatoeba. Depende de la aliaj frazoj, mi (aŭ eble vi) aldonos la aliajn.

czas_i_styl (Montri la profilon) 2012-oktobro-30 09:12:26

Sbgodin: Tatoeba
Mi vidas kelkajn malprecizojn:
ekzemple:
( http://tatoeba.org/fre/sentences/show/930046 ) je veux croire = ja chcę wierzyć en la loco de chciałbym wierzyć (je voudrais croire) je veux croire = mi volas kredi (fidi) en la loco de chciałbym wierzyć = mi volus kredi (fidi)

Reen al la supro