Tästä sisältöön

Laŭtvoki por manĝi

Sbgodin :lta, 29. lokakuuta 2012

Viestejä: 19

Kieli: Esperanto

Sbgodin (Näytä profiilli) 29. lokakuuta 2012 20.44.07

Saluton langanto,

France kiam oni laŭtvokas por diri ke la manĝaĵo pretas, oni diras « À table ! ». Kiel esprimi ĝin germane kaj angle?

Antaŭdanke.

darkweasel (Näytä profiilli) 29. lokakuuta 2012 21.07.05

En la germana ekzistas la laŭvorta traduko zu Tisch.

robbkvasnak (Näytä profiilli) 30. lokakuuta 2012 2.28.41

En la usona ni diras ŝerce: "Soups on!" aŭ "Chow time!" - mi ne scias kion diras la aliaj anglalingvanoj

jchthys (Näytä profiilli) 30. lokakuuta 2012 4.26.20

Mi dirus "Time to eat!" aŭ eble "Everyone to the table!" aŭ eble eĉ "Dinner's getting cold!"

Sbgodin (Näytä profiilli) 30. lokakuuta 2012 6.41.26

Dankojn pro la respondojn ridulo.gif Ĉu uzatas de usonanoj "To the table!" simple?

Kio pri Ee version de "À table!" ?

czas_i_styl (Näytä profiilli) 30. lokakuuta 2012 7.24.39

En Pollando oni diras "do stołu"
en esperanto "al tablo'??

antoniomoya (Näytä profiilli) 30. lokakuuta 2012 7.32.11

czas_i_styl:En Pollando oni diras "do stołu"
en esperanto "al tablo'??
Al la tablo!; la manĝo pretas!

Amike.

sergejm (Näytä profiilli) 30. lokakuuta 2012 7.34.03

Ruse simpla "К столу!" sonus kiel armea ordono.
Pli kutima estus "Пожалуйте к столу!" - "Bonvolu al la tablo!"
En pionera tendaro oni krius "(Все) (на) завтрак/обед/ужин!" - "(Ĉiuj) (al) (la) matenmanĝo/tagmanĝo/vespermanĝo!"

Sbgodin (Näytä profiilli) 30. lokakuuta 2012 7.56.42

Bonas ĉiuj tradukoj ridulo.gif Mi aldonis kelkajn tie ĉe Tatoeba. Depende de la aliaj frazoj, mi (aŭ eble vi) aldonos la aliajn.

czas_i_styl (Näytä profiilli) 30. lokakuuta 2012 9.12.26

Sbgodin: Tatoeba
Mi vidas kelkajn malprecizojn:
ekzemple:
( http://tatoeba.org/fre/sentences/show/930046 ) je veux croire = ja chcę wierzyć en la loco de chciałbym wierzyć (je voudrais croire) je veux croire = mi volas kredi (fidi) en la loco de chciałbym wierzyć = mi volus kredi (fidi)

Takaisin ylös