Sadržaj

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

od troyshadow, 22. siječnja 2013.

Poruke: 102

Jezik: Esperanto

Metsis (Prikaz profila) 25. travnja 2019. 07:06:16

Thyrolf,

Oni devas analizi la kuntekston. Esperanta vorto pano signifas manĝaĵon farita el bakfarunoj, sed en la finna la vorto pano estas en la parolanta lingvo aĉastila esprimo por koito. Do la prepozicio estas klara: amigueo serĉis sekskuniĝon en Neukölln en Berlino ridulo.gif

thyrolf (Prikaz profila) 25. travnja 2019. 11:44:09

MI KOMPREEEENAS!

Do mi nun scias, el kio ri rikoltas siajn ideojn. El la finna-ugra lingvofamilio !

amigueo (Prikaz profila) 11. svibnja 2019. 18:42:19

venpeli kt forpeli.

" rideto venpelis klienton

" ri foras min, venas vin.

MiMalamasLaAnglan (Prikaz profila) 13. svibnja 2019. 16:45:21

amigueo:venpeli kt forpeli.

" rideto venpelis klienton

" ri foras min, venas vin.
La malo de "forpeli" povus esti "alpeli"...

amigueo (Prikaz profila) 17. svibnja 2019. 15:13:17

MiMalamasLaAnglan:
La malo de "forpeli" povus esti "alpeli"...
Mi pensas ke
FOR enhavas movan nuancon,
VEN enhavas movan nuancon,

tamen AL estas tiom ĝenerala, kaj ne akceptas derivacion koheran kontraste al VEN (veni);

laŭ mi: veni kaj fori estas kontraŭaj reciproke.
tamen: ALI signifas kion?

Vi pravas, ke FORI perdis movan nuancon malgajo.gif
http://vortaro.net/#fori

tragikomike: for (movo), fora (senmovo), forena (movo) ridulo.gif

"venpeli klienton per rideto", ho, kiom poema!!

amigueo (Prikaz profila) 17. svibnja 2019. 16:32:22

iam mi legis ALAL por "iel al" (towards).

do, mi serĉas solvon por tiuj prepozicioj ielaj.

" vojaĝi etal Palestino.
" fumi etel ŝranko.

MiMalamasLaAnglan (Prikaz profila) 20. svibnja 2019. 17:57:32

amigueo:
MiMalamasLaAnglan:
La malo de "forpeli" povus esti "alpeli"...
Mi pensas ke
FOR enhavas movan nuancon,
VEN enhavas movan nuancon,

tamen AL estas tiom ĝenerala, kaj ne akceptas derivacion koheran kontraste al VEN (veni);

laŭ mi: veni kaj fori estas kontraŭaj reciproke.
tamen: ALI signifas kion?

Vi pravas, ke FORI perdis movan nuancon malgajo.gif
http://vortaro.net/#fori

tragikomike: for (movo), fora (senmovo), forena (movo) ridulo.gif

"venpeli klienton per rideto", ho, kiom poema!!
La malo de "veni" estas "iri". Mi ne scias, kio estas la malo de "for". Apud? Proksime?

sergejm (Prikaz profila) 20. svibnja 2019. 19:22:53

La malo de "veni" estas "foriri". "Iri" estas "movi en ajna direkto".

Metsis (Prikaz profila) 23. svibnja 2019. 06:41:42

Jes, "iri" ne havas direkton.

Mi partoprenas kurson de ĉina sana gimnastiko, kaj min distras, kiam la instruisto diras, ke oni movu la manojn "en malsama takto". Kion ri celas, estas, ke oni movu la unuan manon kontraŭsune kaj la alian laŭsune sed en la sama takto!! Aaargh!!

Vivuesperanto (Prikaz profila) 27. svibnja 2019. 12:44:56

troyshadow:
Tempodivalse:Al mi (denaska parolanto de l' angla kaj la rusa) ne stariĝis multe da problemoj kiam mi estis lernanta. Mi scias ke multaj komencantoj plendas pri la akuzativo kaj adjektiva akordo, sed ili estis tre naturaj por mi ĉar en la rusa oni jam havas ĉion ĉi. Fakte mi eĉ bedaŭretas ke ne ekzistas pli da kazoj ...

Unu strangaĵo, tamen, estas la distingo inter "de" kaj "da". Tio estas la ununura parteto kiu min ankoraŭ iom ĝenas. Eĉ nune mi iafoje hezitas decidante, kiun diri. De kia lingvo precize Zamenhof la duan vorton akiris? Angle ekzistas nur unu vorto, "of", senkonsidere ĉu apartenas al posedeco aŭ kvanto; kaj laŭ mia sperto, la distingo ankaŭ mankas ĉe lingvoj romancaj.
Mi legis,ke la 'da' estis pruntoprenita el la Ido pro neceso de romanlidlingvanoj d'esprimi distingo inter posedado kaj mezuradeco de kvanto de nekalkuleblajxoj,kiun en la rusa estas esprimata per kazoj
"Da" estas tute Esperanta vorto ĉar ĝi estas eĉ en Universala Vortaro.

Natrag na vrh