Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-28 10:37:24

Sed vi kaj cspinola devas kompreni, ke niaopinie tiu naivega kaj formale fiaskonta peticio neniel kondukos al tiu celo, sed nur povas ridindigi kaj per tio damaĝi al la ideo.
Kaj ne, mi ne devas proponi konkretajn alternativojn. Kiam mi vidas, ke iu frapas sian kapon al muro, sufiĉas lin malhelpi, sed mi ne devas trovi por li alian okupiĝon.
Dankon. Mi ne povus diri pli bone....

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-28 10:45:34

cspinola:
fstphane:
Laŭ mi, kaj aliaj certe, tia grava ago devus esti preparita longtempe antaŭe.
Ĉu ĉiu asocio, revuo, radio, estis avertita? Mi estas preskaŭ certas, ke ne.
Laste, mi legis la revuon Monato, kaj vidis neniun vorton prie. Neniu vorto, ĉe (sur) Libera Folio, Eŭropa Civitano,..ktp
Mi ne konas, kiu unue proponis la peticion. Eble tiu eĉ ne estas esperantisto, laŭ la bezono per universala neŭtrala lingvo estas tutmonda. Ĉiuj, kiuj deziras ne-nacian universalan lingvon, devus subteni peticiojn, kiuj helpas disvastigi kaj diskonigi Esperanton. Ankaŭ multaj homoj parolas esperanton kaj ne partoprenas esperantistaj asocioj

Esperanto, agnoskita lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...
Bedaŭrinde, sinjoro, vi ne respondas al la demandojn, kiujn mi faris antaŭe.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-28 12:26:43

hebda999:
Mi tre bone scias pri la malfacilaĵoj, eble pli bone ol la aliaj. Sed mi ankaŭ vidas, ke tio ĉi estas la sola efektiva solvo de la lingva problemo, alie ni ĉiuj estas kondamnitaj je la angla (estontece eble je la ĉina).
Mi konsentas vin. La afero estas diskonigi Esperantan ideon ekster la esperanta movado.

Esperanto, agnoskita lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-28 12:48:55

Tjeri:Mi kritikas tiun stultan peticion, ne pli nek malpli.
Se vi volas antaŭenigi esperanton, studu la lingvon, aĉetu kaj legu esperantajn librojn, verku esperanten, montru praktike, ke la lingvo valoras, kaj forlasu vanan fanfaronadan reklamadon.
Mi jam dum kvar monatoj studas Esperanton, kaj mi ne povas kompari mian sciadon pri Esperanto kum via. Mi ankoraŭ penas skribante kaj devas ofte uzi, vortaro kaj korektilo. Sed mi ne povus imagi post nur kvar monatoj fari tiom en la angla.
Tial mi scias, ke Esperanto povas esti solvo al lingva problemo ĉefe en Eŭropo. Mi jam scias, ke esti oficiala lingvo ne estas unu tago, nek unu rekte afero. Certe ĝi unue devas esti agnoskita kaj rekomendita laŭ internacia eŭropa lingvo.

Tial: Esperanto, agnoskita lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-28 13:20:55

fstphane:Laŭ mi, kaj aliaj certe, tia grava ago devus esti preparita longtempe antaŭe.
Ĉu ĉiu asocio, revuo, radio, estis avertita? Mi estas preskaŭ certas, ke ne.
Laste, mi legis la revuon Monato, kaj vidis neniun vorton prie. Neniu vorto, ĉe (sur) Libera Folio, Eŭropa Civitano,..ktp
fstphane:
Bedaŭrinde, sinjoro, vi ne respondas al la demandojn, kiujn mi faris antaŭe.
Mi nur scias, ke edukado.net eĥis la novaĵon. Mi ankoraŭ ne konas sufiĉe e-ajn asociojn. Eble asocioj oficiale ne devas partopreni ankoraŭ, kvankam povus eĥi la novaĵo. Sed persone ĉiuj povas. Se Esperanto sukcesos, unue tio faros eŭrope. Jam estas tempo disvastigi la esperantan ideon.

Post 125 jaroj Esperanto jam estas sufiĉe provita kaj matura, dankon al asocioj kaj homoj laŭ vi, kiuj de longe lernis kaj subtenis Esperanton.

Tial: Esperanto, agnoskita lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-28 15:33:53

cspinola:Mi nur scias, ke edukado.net eĥis la novaĵon. Mi ankoraŭ ne konas sufiĉe e-ajn asociojn. Eble asocioj oficiale ne devas partopreni ankoraŭ, kvankam povus eĥi la novaĵo. Sed persone ĉiuj povas. Se Esperanto sukcesos, unue tio faros eŭrope. Jam estas tempo disvastigi la esperantan ideon.

Post 125 jaroj Esperanto jam estas sufiĉe provita kaj matura, dankon al asocioj kaj homoj laŭ vi, kiuj de longe lernis kaj subtenis Esperanton.

Tial: Esperanto, agnoskita lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...
Mi dankas pro via respondoj.
Mi pardonpetas insisti, cspinola, sed tia peticio enretigata(ita) nun, ŝajnas al mi iom stranga(e). Fakte, neniu personeco konata, kiel ekzemple hazarde, Stefan MacGILL - prezidanto ILEI, Peter Balaz - E@I, aŭ ankoraŭ, la Lernu!-teamo, la prezidantoj de, UEA, SAT, TEJO, aŭ, la akademiano Bertilo W...ktp, diris unu solan vorton nek antaŭe, nek nun.
Mi esperas erari, sed dubas pri la sukceso de tiu peticio nun. mi rediras, multegaj homoj ( Esperantistoj aŭ ne ) jam subskribintus.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-28 15:36:29

nek mi ridego.gif

fstphane (Montri la profilon) 2013-februaro-28 16:57:39

Tjeri:nek mi ridego.gif
Brave Tjeri! Sed kial ne?

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-28 17:24:17

fstphane:
Mi esperas erari, sed dubas pri la sukceso de tiu peticio nun. mi rediras, multegaj homoj ( Esperantistoj aŭ ne ) jam subskribintus.
Mi insistas, sed post 125 jaroj Esperanto jam estas sufiĉe provita kaj matura. Nun jam estas tempo por tiu aŭ simila peticio estus farita. Ĉiu jaro estas pasigita, du jaroj estas perditaj, kaj alia lingvo pli kaj pli disvastigas kaj pli malfacile Esperanto sukcesos.
Ni devus apogi tiujn iniciativojn en la reto, kiu eble aperis ekster la esperanta movado.

Se esperanto sukcesas en Eŭropo, li laŭ pulva eksplodo disvastigos tra la tuta mondo.

Tial: Esperanto, agnoskita lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-28 18:55:38

Iom post iom, laŭ oleo, la peticio disvastigis. Ĵus oni subskribis el Aŭstralio, Brazilo kaj Pollando.
1120 Facebook ligilojn jam oni faris:

Kiam Esperanto estis agnoskigita en Eŭropo, li rapide disvastigos tra la tuta mondo.

Tial: Esperanto, oficiala lingvo de la EU, tuj.
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...
Deutsch :
http://www.avaaz.org/de/petition/Esperanto_langue_...
English:
http://www.avaaz.org/en/petition/Esperanto_langue_...
Español :
http://www.avaaz.org/es/petition/Esperanto_langue_...
Italiano :
http://www.avaaz.org/it/petition/Esperanto_langue_...
Português :
http://www.avaaz.org/po/petition/Esperanto_langue_...
日本語 (japonais/japana):
http://www.avaaz.org/jp/petition/Esperanto_langue_...
한국의 (Coréen/Korealingva) :
http://www.avaaz.org/kr/petition/Esperanto_langue_...

Reen al la supro