Al la enhavo

Pri demandi kaj demando en la angla

de novatago, 2013-septembro-15

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2013-septembro-15 21:27:14

Mi scivolas pri ĉu oni rajtas uzi la anglan vorton "ask" (demandi) kiel o-vorton; tio estas: demando. Mi neniam aŭdis tion de nativa angloparolanto kaj mi ne dirus tion. Sed ĉu ĝi estas tute erara?

Ĝis, Novatago.

Chainy (Montri la profilon) 2013-septembro-15 21:44:44

Ĝenerale oni ne povas uzi 'ask' kiel o-vorton, sed ekzistas unu neformala esprimo 'a big ask' (= malfacile plenumebla tasko).

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-16 05:15:25

En la usona angla, ask (demandi) ne estas substantivo. La substantiva versio estas question.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2013-septembro-16 13:42:13

Korektu min, se mi eraras, sed mi pensas, ke "question" povas esti uzata kiel verbo, je la senco de "dubi"
"kontesti".

korona (Montri la profilon) 2013-septembro-16 14:09:32

Fenris_kcf:Korektu min, se mi eraras, sed mi pensas, ke "question" povas esti uzata kiel verbo, je la senco de "dubi"
"kontesti".
Vi kaj RiotNrrd ambaŭ pravas.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-16 15:48:53

Jes, question povas esti verbo aŭ substantivo.

That is a good question. (Tio estas bona demando.)
I question that. (Mi dubas tion.)

novatago (Montri la profilon) 2013-septembro-16 21:09:47

Dankon Chainy kaj RiotNrrd pro viaj respondoj.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro