去目錄頁

Pri demandi kaj demando en la angla

novatago, 2013年9月15日

讯息: 7

语言: Esperanto

novatago (显示个人资料) 2013年9月15日下午9:27:14

Mi scivolas pri ĉu oni rajtas uzi la anglan vorton "ask" (demandi) kiel o-vorton; tio estas: demando. Mi neniam aŭdis tion de nativa angloparolanto kaj mi ne dirus tion. Sed ĉu ĝi estas tute erara?

Ĝis, Novatago.

Chainy (显示个人资料) 2013年9月15日下午9:44:44

Ĝenerale oni ne povas uzi 'ask' kiel o-vorton, sed ekzistas unu neformala esprimo 'a big ask' (= malfacile plenumebla tasko).

RiotNrrd (显示个人资料) 2013年9月16日上午5:15:25

En la usona angla, ask (demandi) ne estas substantivo. La substantiva versio estas question.

Fenris_kcf (显示个人资料) 2013年9月16日下午1:42:13

Korektu min, se mi eraras, sed mi pensas, ke "question" povas esti uzata kiel verbo, je la senco de "dubi"
"kontesti".

korona (显示个人资料) 2013年9月16日下午2:09:32

Fenris_kcf:Korektu min, se mi eraras, sed mi pensas, ke "question" povas esti uzata kiel verbo, je la senco de "dubi"
"kontesti".
Vi kaj RiotNrrd ambaŭ pravas.

RiotNrrd (显示个人资料) 2013年9月16日下午3:48:53

Jes, question povas esti verbo aŭ substantivo.

That is a good question. (Tio estas bona demando.)
I question that. (Mi dubas tion.)

novatago (显示个人资料) 2013年9月16日下午9:09:47

Dankon Chainy kaj RiotNrrd pro viaj respondoj.

Ĝis, Novatago.

回到上端