目次へ

Pri demandi kaj demando en la angla

novatago,2013年9月15日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

novatago (プロフィールを表示) 2013年9月15日 21:27:14

Mi scivolas pri ĉu oni rajtas uzi la anglan vorton "ask" (demandi) kiel o-vorton; tio estas: demando. Mi neniam aŭdis tion de nativa angloparolanto kaj mi ne dirus tion. Sed ĉu ĝi estas tute erara?

Ĝis, Novatago.

Chainy (プロフィールを表示) 2013年9月15日 21:44:44

Ĝenerale oni ne povas uzi 'ask' kiel o-vorton, sed ekzistas unu neformala esprimo 'a big ask' (= malfacile plenumebla tasko).

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2013年9月16日 5:15:25

En la usona angla, ask (demandi) ne estas substantivo. La substantiva versio estas question.

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2013年9月16日 13:42:13

Korektu min, se mi eraras, sed mi pensas, ke "question" povas esti uzata kiel verbo, je la senco de "dubi" aŭ
"kontesti".

korona (プロフィールを表示) 2013年9月16日 14:09:32

Fenris_kcf:Korektu min, se mi eraras, sed mi pensas, ke "question" povas esti uzata kiel verbo, je la senco de "dubi" aŭ
"kontesti".
Vi kaj RiotNrrd ambaŭ pravas.

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2013年9月16日 15:48:53

Jes, question povas esti verbo aŭ substantivo.

That is a good question. (Tio estas bona demando.)
I question that. (Mi dubas tion.)

novatago (プロフィールを表示) 2013年9月16日 21:09:47

Dankon Chainy kaj RiotNrrd pro viaj respondoj.

Ĝis, Novatago.

先頭にもどる