去目錄頁

Amuzaj frazoj en via lingvo

fajrkapo, 2013年10月17日

讯息: 16

语言: Esperanto

fajrkapo (显示个人资料) 2013年10月17日下午12:31:42

Estas multe da amuzaj frazoj en mia lingvo, kaj en via?
Ekzemple, kiam iu iras tre malrapide, oni diras ke "va pisando huevos" tio estas "iri tretante ovojn"...mi ne scias kial (sed certe estas iu klarigo).

Alia estas kiam iu iras tre rapide, do, oni diras ke tiu iras "cagando leches": fekante laktojn, aŭ "echando humo": ĵetante fumon, tiu lasta sencas pli.

Ovoj kaj laktoj, estas vere komikaj...

raevan (显示个人资料) 2013年10月31日上午1:04:25

Unu de mia favorata Aŭstraliano terminoj estas "Budgie smugglers" (melopsitako kontrabandistoj) kiu aludas al naĝkostumeto por virojn.

vidas vandenis (显示个人资料) 2013年10月31日上午9:37:13

Pendigi makaronion al iu oreloj - paroli malveron kvazaŭ veron, mensogi.

vincas (显示个人资料) 2013年10月31日上午9:51:15

vidas vandenis:Pendigi makaronion al iu oreloj - paroli malveron kvazaŭ veron, mensogi.
Mi ne scias vere, sed laŭ mi ĉi tiu diraĵo estas korektinda, ĉar eble ĝi estas fremda por litova lingvo. Indas diri - blovi (spirigi) nebulon en la okuloj.

Anno (显示个人资料) 2013年10月31日上午11:03:46

En Pollando ni uzas similan frazon "pendigi makaronion al iu oreloj" - "nawijać makaron na uszy".

fajrkapo (显示个人资料) 2013年10月31日上午11:49:14

Anno:En Pollando ni uzas similan frazon "pendigi makaronion al iu oreloj" - "nawijać makaron na uszy".
Pardonu, ĉu ne estus "pendigi makaroniojn al ies oreloj"?

Anno (显示个人资料) 2013年10月31日下午12:27:49

Temas pri pluralo? Mi neniam aŭdis, ĉiam mi nur makaronio en singularo - "makaron". Kaj kompreneble, povas esti al ies oreloj, dependas de frazo.

fajrkapo (显示个人资料) 2013年10月31日下午3:00:29

Anno:Temas pri pluralo? Mi neniam aŭdis, ĉiam mi nur makaronio en singularo - "makaron". Kaj kompreneble, povas esti al ies oreloj, dependas de frazo.
Ne, temis pri ies oreloj (en la hispana ni uzas ĉiam pluralon por makarono, do mi metis ĝin antaŭ, sed la mesaĝo estis pro ies , ne pro la makarona pluralo)

vidas vandenis (显示个人资料) 2013年11月1日上午8:16:25

Jes, 'al ies oreloj'.
Li restis kiel muŝon mordinta. - Li esperis multon, sed ricevis nenion.

Balbutanto (显示个人资料) 2013年11月5日下午5:21:13

En la franca, pridiskuti detalojn ĝisnaŭze -- harfendi, alidirite -- estas "bugri muŝojn".

回到上端